Ruĝdoma sonĝo

ĉinlingva romano de la 18a jarcento

Ruĝdoma sonĝo (Hongloumeng, 紅樓夢), ankaŭ nomata la Rakonto de la ŝtono (石頭記), estas ĉina romano kaj unu el la majstroverkoj de ĉina literaturo,[1] nome unu el la Kvar famaj klasikaj romanoj. Ĝi estis komencita de Cao Xueqin en la mezo de la 18a jarcento dum la Dinastio Qing. La unuaj 80 ĉapitroj estis verkitaj de Cao Xueqin (曹雪芹) kaj la postaj 40 ĉapitroj estis atribuitaj al Gao E (高鹗) kiu eldonis la kombinon en 1792.

Traum-der-roten-Kammer.jpg

La aŭtoro Cao Xueqin (1715-1764) devenis de burokrat-bienula familio. Implikiĝinte en juĝafero, lia patro estis eksigita kaj la familia havaĵo konfiskita tiel ke la familio malprosperiĝis. Mezaĝa, Cao Xueqin transloĝiĝis en Pekinon kaj vivis vivon malriĉan. En Pekino li verkis la romanon dum 10 jaroj kaj pro malriĉeco kaj malsano li mortis, ne plenuminte la verkon. La romano havas 120 ĉapitrojn. Ĝiaj unuaj du trionoj estis verkitaj de li, kaj la lasta triono fare de Gao E, lia samtempulo. La titolo estis tradukita ankaŭ kiel Sonĝo de la Ruĝa Ĉambro kaj Sonĝo de la Ruĝaj Domegoj. La romano cirkulis en manuskriptaj kopioj kun variaj titoloj ĝis sia presita publikigo, en 1791. Gao E, kiu preparis la unuan kaj duan presitajn eldonojn kun sia partnero Ĉeng Ŭeiĝuan (程偉元) en 1791–92, aldonis 40 kromajn ĉapitrojn por kompletigi la romanon.[2]

La romano Ruĝdoma Sonĝo atingis kulminon de la realismaj klasikaj romanoj de Ĉinio kaj samtempe estas rigardata kiel perlo en la trezorejo de la monda literaturo. La verko estis ege studita, tiom ke "Ruĝologio" estas termino por la studfako dediĉita ekskluzive al tiu verko.[3] Ĝi enhavas ene de siaj paĝoj montrojn de ĉiuj el la plej gravaj modoj kaj ĝenroj de la ĉina literatura tradicio.[4]

EnhavoRedakti

Kvankam socia dramo, ĝi ankaŭ povas esti legata kiel pristudo de ĉina etikedo de la 18-a jarcento, aŭ kiel alegorio de Budhismo. La rakonto temas pri riĉa sed malpligraviĝanta familio, la domo Jia, kiu okupas du grandajn konstruaĵojn en la ĉefurbo. La ĉefaj roluloj estas la potenca patriarkino Avino Jia, la eksterordinara nepo Jia Baoyu (賈寶玉) kaj liaj du kuzinoj, la socie graca sed interne avara Xue Baochai (薛寶釵) kaj la koleriĝema sed fidinda Lin Daiyu (林黛玉). Fakte, estus pli ĝuste diri ke la ĉefa rolulo estas kolektive la tuta familio mem: ĝiaj multaj anoj, iliaj servistoj, iliaj devoj kaj atendoj, kaj la elvolviĝanta sorto de ĉiu.

 
Paĝo de la "Jimao manuskripto" (unu el la versioj de la Ruĝdoma sonĝo), 1759.[5]

Per la tragedio pri la amo kaj geedziĝo de Jado, Jaspa kaj Ora kaj la prospero kaj malprospero de la familio Jia, la romano montras la dekadencon kaj nepran pereon de la feŭda sistemo. La aŭtoro genie modlis brilajn figurojn de Jado kaj Jaspa, ribelantoj kontraŭ la feŭda socio, kaj figuron de Ora, fidelulo de feŭdaj ortodoksaj pensoj, kaj zorgeme bildigis amason da junaj nobelinoj kaj servistinoj kun klaraj personaj trajtoj. Per priskribo de ilia ofendiĝo kaj pereo la autoro malkaŝis la krimegojn de la feŭda socio. Li kreis ankaŭ grupon da abomenindaj regantoj kaj altrangaj kaj bazaj. Koncerne la lingvaĵon, la romano heredis la tradician popularan lingvon. La aŭtoro perfekte uzis parolan lingvon, popoldirojn kaj klasikan literaturan lingvon. La rakontoj estas koncizaj, infektaj, kaj la dialogoj elspirantaj individuecon. La verko estas modelo de la ĉinaj klasikaj romanoj, pro kio ĝi estas honorita kiel "enciklopedio de la feŭda socio de Ĉinio".

Oni supozas, ke la romano Ruĝdoma Sonĝo estas duon-membiografio, kiu spegulas la plialtiĝon kaj malaltiĝon de la propra familio de la aŭtoro Cao Xueqin kaj kaj, pro etendo, de la dinastio Qing mem.[6] Kiel la aŭtoro detalas en la unua ĉapitro, oni intencas la verkon por memorigo de la junulinoj kiujn li konis en sia junaĝo: amikaj, parencaj kaj servistinoj. La romano estas rimarkinda ne nur pro sia ampleksa gamo de roluloj kaj psikologian alrigardon, sed ankaŭ pro sia preciza kaj detala observado de la vivo kaj de la sociaj strukturoj tipaj de la ĉina socio de la 18-a jarcento.[7]

Post sia apero, Ruĝdoma Sonĝo tuj skuis la literaturan rondon. En formo de manuskripto ĝi cirkulis pli ol 30 jarojn. La atako kaj malpermeso fare de la feŭdaj burokratoj ne povis ĉesigi ĝian cirkuladon. Ĝi havas netakseblan influon sur la historion de la ĉina literaturo kaj donas senkompare riĉan sperton al la postaj verkistoj.

IntrigoRedakti

 
Peco el serio de penikpentraĵoj de la artisto de la Dinastio Qing Sun Ŭen (1818–1904), kiu priskribas scenon el la romano.

La romano havigas detalan, epizodan registron de la vivo en du branĉoj de riĉa, aristokrata klano Ĝia (賈) — nome la Hejmo Rongguo (榮國府) kaj la Hejmo Ningguo (寧國府) — kiuj loĝas en du grandaj, apudaj familiaj instalaĵoj en la ĉefurbo. Iliaj prauloj estis faritaj dukoj kaj ricevis imperiajn titolojn, kaj kiam la historio de la romano startas ambaŭ hejmfamilioj estas inter la plej elstaraj familioj en la urbo. Unu el la idoj de la klano estis farita kunreĝino kaj oni konstruis luksajn pejzaĝitan ĝardenon por ricevi ŝian viziton. La romano priskribas la riĉon de la familio Ĝia kaj ties influon per granda naturalisma detalo, kaj ilian falon el la alto de ilia prestiĝo. Aperas ĉirkaŭ dek tri ĉefaj roluloj kaj ĉirkaŭ kvar cent pli minorajn. Finfine la klano Ĝia falas en la disfavoro de la imperiestro, kaj iliaj domegoj estis rabitaj kaj konfiskitaj.

En enkadrita historio de la romano, konscihava Ŝtono, abandonita de la dino Nuŭua kiam ŝi aranĝis la ĉielon antaŭ multaj epokoj, petas al Taoisma pastro kaj al Budhisma monako kunporti ĝin kun ili por vidi la mondon. La Ŝtono, kun kunulo (en la versioj de Ĉeng kaj Gao ili estas kunigitaj en la saman rolulon),[8] ricevas tiel oportunon lerni el la homa ekzistado, kaj eniras en la regno de mortontoj.

La ĉefa rolulo de la romano estas la senzorga junulo kaj heredonto de la familio, Ĝia Baoĝu. Li nakiĝis havante magian peco de "jado" en sia buŝo. En tiu vivo li havas specialan ligo kun sia malsaneta kuzo Lin Daiĝu, kun kiu li kunhavas sian amon al muziko kaj poezio. Baoĝu, tamen, estas antaŭdestinita al geedzeco kun alia kuzino, nome Ksue Baoĉai, kies gracio kaj inteligento ekzempligas ŝin kiel laŭ la tiamaj konsideroj ideala virino, sed kun kiu mankas por li emocia konekto. La amafera rivaleco kaj la amikeco inter la tri ĉefaj roluloj antaŭ la fono de la malaltiĝantaj sortoj de la familio formas la ĉefan historion de la romano.

RolulojRedakti

 
Lignogravuraĵo de 1889 de la dinastio Qing priskribanta scenon el la romano, en kiu Ksue Baoĉai klopodas kapti papiliojn (ĉapitro 27a).

La romano havas eksterordinare grandan nombron de roluloj: preskaŭ kvardek estas konsiderataj ĉefaj roluloj, kaj krome estas ĉirkaŭ kvar cent aldonajn rolulojn.[9] La romano estas konata ankaŭ pro la kompleksaj portretoj de siaj multaj virinaj roluloj.[10] Laŭ Lu Ksun en la apendico al A Brief History of Chinese Fiction, la romano Ruĝdoma sonĝo rompis ĉiajn koncepteblajn pensarojn kaj teknikojn en la tradicia ĉinkultura fikcio; ĝia realisma roluligo montras klare homajn karakterojn kiuj estas nek "tute bonaj nek tute malbonaj", sed kiuj ŝajnas viviv kiel parto de la reala mondo.[11]

Ĝia Baoĝu kaj la Dekdu Belulinoj de JinlingRedakti

  • Ĝia Baoĝu (en simpligita ĉina skribo: 贾宝玉; en tradicia ĉina skribo: 賈寶玉; en pinjino: Jiǎ Bǎoyù; laŭ Wade–Giles: Chia Pao-yu; signife: Belega Jado) estas la ĉefa protagonisto ĉirkaŭ 12 aŭ 13-jaraĝa en la komenco de la romano.[12] Tiu estas adoleska filo de Ĝia Ĵeng kaj de lia edzino, Sinjorino Ŭang, kaj naskiĝinta havante pecon de brilega jado en sia buŝo (nome la Ŝtono), Baoĝu estas la ŝajna heredonto de la Hejmo Rongguo. Malaprezata de sia strikte konfuceisma patro, Baoĝu kaŝe legas la taoisman novelaron "Ĵuangzi" kaj la "Historio de la Okcidenta Ĉambro", anstataŭ la Kvar Klasikaĵoj de la ĉina eduksistemo. Baoĝu estas tre inteligenta, sed malamas la laŭdemajn burokratojn kiuj vizitas la hejmon de lia patro. Sensiva kaj kompatema individuo, li havas specialajn rilatojn kun multaj el la virinoj de la hejmo.
 
Daiĝu enterigas florojn, pentraĵo datita el 1950.
  • Lin Daiĝu (en simpligita ĉina skribo: 林黛玉; en pinjino: Lín Dàiyù; laŭ Wade–Giles: Lin Tai-yu; signife: Blu-nigra Jado) estas la pli juna kuzino de Ĝia Baoĝu kaj lia vera amo. Ŝi estas la filino de Lin Ruhai (林如海), funkciulo kaj fakulo el Janĉĵou kiu burokratas pri salo, kaj Sinjorino Ĝia Min (賈敏), la patroflanka onklino de Baoĝu. Ŝi estas la tipa bildo de spirito kaj inteligento en la ĉina klasika literaturo: diece bela, sentimentala, nobla, sarkasmema, kaj kun alta nivelo de mem-estimo. Ŝi ankaŭ suferas pro spira malsano. La historio de la romano mem startas en la ĉapitro 3a per la alveno de Daiĝu al la Hejmo Rongguo tuj post la morto de sia patrino. En la enkadrita historio de la romano, Daiĝu estas la reenkarnigo de la Fea Skarlata Perlo, kaj la celo de ŝia nasko al mortonta naturo estas repagi al Baoĝu per larmoj pro suferigi ŝin en sia antaŭa enkarnigo kiel Diaĵo Ŝenĝing en la ĉieloj. Malsaneta kaj klina al ĵaluzo, Daiĝu estas tamen tre talentoplena kaj lerta poetino. Ŝi mortas pro rompita koro post la ekscio pri aranĝita geedzeco de Baoĝu and Baoĉai.
  • Ĝia Ĝuanĉun (en simpligita ĉina skribo: 贾元春; en tradicia ĉina skribo: 賈元春; en pinjino: Jiǎ Yuánchūn; laŭ Wade–Giles: Chia Yuan-chun; signife: Unua Printempo) estas la pli aĝa fratino de Baoĝu je ĉirkaŭ unu jardeko. Origine unu el la servistinoj en la imperia palaco, Ĝuanĉun poste iĝas Imperia Kunedzino, impresinte la imperiestron per sia virteco kaj klereco. Ŝia elstara posteno kiel favoritino de la imperiestro markas la altecon de la povoj de la familio Ĝia. Spite sian prestiĝan postenon, Ĝuanĉun sentas sin enprizonita ene de la kvar muregoj de la imperia palaco. Ŝi mortas estante nur kvardek-jaraĝa. La nomoj de la kvar fratinoj tute kune "Ĝuan-Ĝing-Tan-ksi" estas homofono por "Supozite al ploremo".
 
Ĝia Tanĉun.
  • Ĝia Tanĉun (en simpligita ĉina skribo: 贾探春; en tradicia ĉina skribo: 賈探春; en pinjino: Jiǎ Tànchūn; laŭ Wade–Giles: Chia Tan-chun; signife: Serĉante Printempon) estas la pli juna duon-fratino de Baoĝu el la konkubino Ĵao. Tre komunikema, ŝi estas preskaŭ tiom kapabla kiom Ŭang Ksifeng. Tiu mem laŭdas ŝin private, sed bedaŭras, ke ŝi estas "naskiĝinta el malĝusta utero", ĉar gefiloj de konkubino ne estas tiom respektataj kiom tiuj de la unuaj edzinoj. Ŝi estas ankaŭ tre talentoplena poetino. Tanĉun estas kromnomita "Rozo" pro sia beleco kaj sia dornohava personeco. Ŝi poste edziniĝas en militista familio en la Suda Maro tre for el la hejmo.
  • Ŝi Ksiangjun (en simpligita ĉina skribo: 史湘云; en tradicia ĉina skribo: 史湘雲; en pinjino: Shǐ Xiāngyún; laŭ Wade–Giles: Shih Hsiang-yun; signife: Nuboj de la rivero Ksiang) estas pli juna duon-kuzino de Ĝia Baoĝu kaj nevnepino de la avo de Ĝia Baoĝu. Orfa el la infanaĝo, ŝi kreskiĝis en la hejmo de siaj patroflankaj geonkloj kiuj traktas ŝin malafable. Spite tion Ksiangjun estas bonkora kaj kontentema. Kompare androgineca beleco, Ksiangjun bone aspektas vestante virajn vestojn (iam ŝi vestis vestaĵojn de Baoĝu kaj la avino Ĝia pensis, ke ŝi estas li), kaj emas drinkadi. Ŝi estas sincera kaj maldelikatema, sed ŝia pardonema naturo forigas la kruelemon de ŝiaj sinceraj rimarkoj. Ŝi estas tre bone edukita kaj talentohava poetino same kiel Daiĝu aŭ Baoĉai. Ŝia juna edzo mortas tuj post ilia geedziĝo. Ŝi engaĝiĝas al destino de fidogarda vidvino por la cetero de sia vivo.
  • Miaoĝu (en ĉina: 妙玉; en pinjino: Miàoyù; laŭ Wade–Giles: Miao-yu; en traduko de Hawkes/Minford: Adamantina; signife: Mirinda/Saĝa Jado) estas juna monaĥino el la Budhismaj klostroj de la Hejmo Rongguo. Ekstreme bela kaj klera, kvankam ankaŭ ekstreme distema, orgojla kaj nesociema. Ŝi ankaŭ havas obsedon por purigemo. La romano diras, ke ŝi estis devigita pro sia malsano iĝi monaĥino, sed ŝi kaŝiĝas malantaŭ sia monaĥineco por eviti politikajn aferojn. Oni ne konas ŝian estontecon post banditoj forkaptis ŝin.
  • Ĝia Ĝingĉun (en simpligita ĉina skribo: 贾迎春; en tradicia ĉina skribo: 賈迎春; en pinjino: Jiǎ Yíngchūn; laŭ Wade–Giles: Chia Ying-chun; signife: Bonvena Printempo) estas la dua ina membro de la generacio de la familio Ĝia post Ĝuanĉun, Ĝingĉun estas la filino de Jia Ŝe, onklo de Baoĝu kaj tiel lia pli aĝa kuzino. Bonkora kaj malforta persono, oni diras, ke Ĝingĉun havas "lignan" personecon kaj ŝajnas tre malsimpatia al la mondaj aferoj. Kvankam tre bela kaj klera, ŝi ne estas komparebla laŭ inteligento kaj ingenio kun ajna el sia kuzinoj. La plej fama trajto de Ĝingĉun, ŝajne, estas ŝia malpreteco enkotiĝi en la aferoj de sia familio. Eventuale Ĝingĉun edziniĝas al funkciulo de la imperia kortego, sed tiu geedzeco estas simple unu el la senesperaj klopodoj de ŝia patro por realtigi la malpliiĝintajn fortunojn de la familio Ĝia. La ĵus edziniĝinta Ĝingĉun iĝas viktimo de hejma perforto kaj konstanta violento je manoj de sia kruela, perfortema edzo.
 
Ĝia Ksiĉun.
  • Ĝia Ksiĉun (en simpligita ĉina skribo: 贾惜春; en tradicia ĉina skribo: 賈惜春; en pinjino: Jiǎ Xīchūn; laŭ Wade–Giles: Chia Hsi-chun; signife: Trezoro Printempa) estas pli juna kuzino de Baoĝu el la Hejmo Ningguo, sed alportita en la Hejmon Rongguo. Talentohava pentristo, ŝi estas ankaŭ pia Budhisto. Ŝi estas la plej juna fratino de Ĝia Ĵen, estro de la Hejmo Ningguo. Je la fino de la romano, post la falo de la hejmo de Ĝia, ŝŝi forlasas siajn mondajn aferojn kaj iĝas budhisma monaĥino. Ŝi estas la dua plej juna el la Dekdu Belulinoj de Jinling, priskribitaj kiel antaŭ-adoleskaj en plej partoj de la romano.
  • Ŭang Ksifeng (en simpligita ĉina skribo: 王熙凤; en tradicia ĉina skribo: 王熙鳳; en pinjino: Wáng Xīfèng; laŭ Wade–Giles: Wang Hsi-feng; signife: Splena Fenikso), alinome Fratino Feng, estas la plej aĝa bokuzino de Baoĝu, juna edzino de Jia Lian (kiu estas la patroflanka kuzo de Baoĝu), nevino de Sinjorino Ŭang. Ksifeng estas tiel rilata al Baoĝu kaj per familia sango kaj per geedzeco. Tre bela virino, Ksifeng estas kapabla, saĝa, bonhumora, konversaciema kaj foje malvirta kaj kruela. Sendube la plej mondema virino en la romano, Ksifeng zorgas pri la ĉiutaga funkciado de la Hejmo Rongguo kaj administras rimarkinde la ekonomion same kiel la politikan povon ene de la familio. Estante favoritino de la Avino Ĝia, Ksifeng tenas kaj Sinjorinon Ŭang kaj avinon Ĝia distritaj per siaj konstantaj ŝercoj kaj amuza parolado, ludante la rolon de la perfekta fileca bofilino, kaj plezurigante avinon Ĝia, kaj regas la tutan domhejmon pere de fera pugno. Unu el la plej rimarkindaj mult-facetaj personecon en la romano, Ksifeng povas esti afabla kun la malriĉuloj kaj kun la senhelpuloj. Aliflanke, Ksifeng povas esti sufiĉe kruela ĝis murdo. Ŝia energia personeco, ŝia laŭta rido, kaj ŝia granda beleco kontrastas kun multaj fragilaj, malfortaj belulinoj de la ĉĉina literaturo de la 18-a jarcento. Ŝi pliriĉiĝas pere de fraŭdaj monpruntoj kaj okazigas la falon al la familio. Ŝi mortas tuj post la havaĵoj de la familio estas kaptitaj de la registaro.
  • Ĝia Kiaojie (en simpligita ĉina skribo: 贾巧姐; en tradicia ĉina skribo: 賈巧姐; en pinjino: Jiǎ Qiǎojiě; laŭ Wade–Giles: Chia Chiao-chieh) estas filino de Ŭang Ksifeng kaj de Ĝia Lian. Ŝi estas infano laŭlonge de multo de la romano. Post la falo de la hejmo de Ĝia, en la versio de Gao E kaj Ĉeng Ŭeiĝuan, ŝi edziniĝas al la filo de riĉa rura familio enkondukita de Granny Liu kaj iras havi feliĉan, trankvilan vivon en la kamparo.
 
Sceno el la historio, pentrita de Ksu Baoĵuan.
  • Li Ŭan (en simpligita ĉina skribo: 李纨; en tradicia ĉina skribo: 李紈; en pinjino: Lǐ Wán; laŭ Wade–Giles: Li Wan; signife: Blanka Silko) estas la plej aĝa bofratino de Baoĝu, vidvino de la pli aĝa jam mortinta frato de Baoĝu, nome Ĝia Ĵu (賈珠). Ŝia unuaranga tasko estas zorgi pri sia filo Lan kaj superrigardi siajn kuzinojn. La romano portretas Li Ŭan kiel juna vidvino en siaj lastaj dekdu-jaroj, kiel mild-konduta virino sen fortaj voloj aŭ deziroj, nome perfekta konfuceisma idealo de propra bedaŭrema vidvino. Ŝi finfine atingas altan socian statuson pro la sukceso de sia filo en la Imperiaj Ekzamenoj, sed la romano vidas ŝin kiel tragedia figuro ĉar ŝi elĉerpas sian junecon eltenante la striktajn normigojn de konduto.
  • Kin Keking (ĉina: 秦可卿, homofono de "am-gvato"; en pinjino: Qín Kěqīng; laŭ Wade–Giles: Ch'in Ko-ching) estas bofratino de Ĝia Ĵen. El ĉiuj roluloj de la romano, la cirkonstancoj de ŝia vivo kaj tro frua morto estas inter la plej misteraj. Ŝajne tre bela kaj flirtema virino, ŝi havis amaferon kun sia bofrato kaj mortas antaŭ la dua kvarono de la romano. Ŝia dormoĉambro estas ornamita per valoregaj artefaktoj apartenantaj al tre voluptama virino, kaj historiaj kaj mitologiaj. En ŝia lito, Baoĝu unuafoje veturas al la Lando de Iluzio kie li havas seksa trafo kun Du-en-Unu, kiu reprezentas Ksue Baoĉai kaj Lin Daiĝu. La nomo de Du-en-Unu estas ankaŭ Keking, kio faras Kin Keking ankaŭ grava rolulo en la seksaj spertoj de Baoĝu. La originaj dekdu kantoj sugestas, ke Kin Kejing pendumis sin.

Aliaj gravaj rolulojRedakti

  • Avino Ĝia (en simpligita ĉina skribo: 贾母; en tradicia ĉina skribo: 賈母; en pinjino: Jiǎmǔ), denaske Ŝi, nomita ankaŭ Matriarko de la Virino, filino de la Markizo Ŝi de Jinling. Avino kaj de Baoĝu kaj de Daiĝu, ŝi estas la plej alta vivanta aŭtoritato de la Hejmo Rongguo kaj la plej aĝa kaj plej respektata de la tuta klano, sed ankaŭ permesema persono. Ŝi havas du filojn, Ĝia Ŝe kaj Ĝia Ĵeng, kaj unu filino, nome Min, la patrino de Daiĝu. Daiĝu estas alportita al la hejmo de la familio Ĝia je insistado fare de la Avino Ĝia, kaj ŝi helpas kaj Daiĝu kaj Baoĝu ligitaj kiel infanaj kunludantoj kaj poste kiel kolegaj spiritoj. Ŝi distribuas siajn havaĵojn inter siaj parencoj post la kapto de iliaj propraĵoj fare de la registaro tuj antaŭ sia morto.
  • Ĝia Ŝe (en simpligita ĉina skribo: 贾赦; en tradicia ĉina skribo: 賈赦; en pinjino: Jiǎ Shè; laŭ Wade–Giles: Chia Sheh) estas la plej aĝa filo de Matriarko de la Virino. Li estas la patro de Ĝia Lian kaj Ĝia Ĝingĉun. Li estas perfidema kaj avara homo, kaj virin-allogema. Li estas ĵaluza de sia pli juna frato kiun lia patrino favoras. Li estis poste senigita el sia titolo kaj ekziligita fare de la registaro.
  • Ĝia Ĵeng (en simpligita ĉina skribo: 贾政; en tradicia ĉina skribo: 賈政; en pinjino: Jiǎ Zhèng; laŭ Wade–Giles: Chia Cheng) estas la patro de Baoĝu, nome pli juna filo de Matriarko de la Virino. Li estas disciplinema kaj konfucea fakulo. Timante ke lia nura survivinta heredanto malboniĝos, li metas striktajn regulojn al sia filo, kaj uzas foje korpopunon. Li havas edzinon, nome Sinjoro Ŭang, kaj unu konkubinon: Ĵao. Li estas konfucea fakulo kiu klopodas esti rekta kaj deca persono. Li estas iom ekster la realo kaj estas neintervenema persono kaj hejme kaj en kortego.
  • Ĝia Lian (en simpligita ĉina skribo: 贾琏; en tradicia ĉina skribo: 賈璉; en pinjino: Jiǎ Liǎn; Wade–Giles: Chia Lien) estas edzo de Ksifeng kaj patroflanka pli aĝa kuzo de Baoĝu, rimarkinda virin-allogemulo kies multnombraj aferoj okazigis multajn problemojn por sia ĵaluza edzino, inklude amaferojn kun viroj kiuj ne estas konataj de lia edzino. Lia graveda konkubino (Dua Fratino Ĝou) eventuale mortas pro manovroj de la edzino. Li kaj lia edzino zorgas pli la plej dungigravajn kaj monelspezajn decidojn, kaj ofte luktas por havi tiun povon. Li estas fiulo kun makula karaktero sed li almenaŭ havas konscion.
  • Ksiangling (香菱; en traduko de Hawkes/Minford: tetrapodo; signife: Bonodorakva tetrapodo) estas servistino de Ksues, denaske Ĵen Ĝinglian (甄英蓮, homofono kun "piec-meritanta"), nome forrabita kaj perdita filino de Ĵen Ŝiĝin (甄士隱, homofono kun "Verkaŝado"), nome kamparana kavaliro en la ĉapitro 1a. Ŝia nomo estis ŝanĝita al Kiuling (秋菱) fare de la dorlotita edzino de Ksue Pan, nome Ksia Jingui (夏金桂) kiu estas ĵaluza je ŝi kaj eĉ klopodis venenigi ŝin. Ksue Pan faras ŝin la dommastrino de la hejmo post la morto de Jingui. Ŝi poste mortas dum nasko.
  • Ping'er (平兒; en traduko de Hawkes/Minford: pacienco; signife: Paco) estas la ĉefa servistino kaj persona konfidulo de Ksifeng kaj ankaŭ konkubino de la edzo de Ksifeng, nome Ĝia Lian. Origine servistino de Ksifeng en la hejmo de Ŭang, ŝi sekvis Ksifeng kiel parto de ŝia doto kiam Ksifeng geedziĝis en la hejmo de Ĝia. Ŝi eltenas siajn problemojn per gracio, helpas Ksifeng kapable kaj ŝajne ŝi ricevas respekton el plej el la servistoj de la hejmo. Ŝi estas ankaŭ unu el la tre malmultaj personoj kiuj povas resti proksime al Ksifeng. Ŝi tenas konsiderindan povon en la hejmo kiel la plej fidinda helpanto de Ksifeng, sed uzas sian povon modere kaj justece. Ŝi estas ege fidela al sia mastrino, sed pli bonkora kaj milde tempera.
  • Ksue Pan (en ĉina: 薛蟠; en pinjino: Xuē Pán; Wade–Giles: Hsueh Pan; signife: Ruliĝe (kiel drako)) estas la plej aĝa frato de Baoĉai, diboĉulo, pigra parazito kiu estis loka perfortemulo en Jinling. Li estis konata pro siaj amaferaj bataloj kun kaj viroj kaj virinoj. Ne bone edukita partikule, li iam murdis viron pro servistino (Ksiangling) kaj sukcesis nuligi la murdan esploradon kaj proceson per mono.
  • Avinjo Liu (en simpligita ĉina skribo: 刘姥姥; en tradicia ĉina skribo: 劉姥姥; en pinjino: Liú Lǎolao) estas kamparana rurulino kaj distanta parenco de la familio Ŭang, kiu havigas komikan kontrasto al la sinjorinoj de la Hejmo Rongguo dum du vizitoj. Ŝi finfine savas Kiaojie el ŝia patrinflanka onkloe, kiu deziris vendi ŝin.
 
Lignogravuraĵo de la Dinastio King priskribanta Hua Ksiren. Fare de Gai Ki (n. 1773).
  • Sinjorino Ŭang (en ĉina: 王夫人; en pinjino: Wáng Fūren) estas Budhisto, unuaranga edzino de Ĝia Ĵeng. Filino de unu el la kvar plej elstaraj familioj de Jinling. Pro supozebla malsano, ŝi transdonas la regadon de la hejmo al sia nevino, Ksifeng, tuj post tiu edziniĝis en la hejmo Ĝia, kvankam ŝi retenas ĝeneralan kontrolon super la aferoj de Ksifeng tiel ke tiu lasta ĉiam devas informi al ŝi. Kvankam Sinjorino Ŭang ŝajnas afabla mastrino kaj permesema patrino, ŝi povas fakti esti kruela kaj malkompatema kiam oni defias ŝian aŭtoritaton. Ŝi ĉiam atentegas la servistinojn de Baoĝu por certigi, ke Baoyu ne disvolvigu amaferajn rilatojn kun ili.
  • Onklino Ksue (en simpligita ĉina skribo: 薛姨妈; en tradicia ĉina skribo: 薛姨媽; en pinjino: Xuē Yímā), denaske Ŭang, patrinflanka onklino de Baoĝu, patrino de Pan kaj Baoĉai, fratino de Sinjorino Ŭang. Ŝi estas bonkora kaj afabla plej ofte, sed ŝi ne kapablas kontroli sian neregeblan filon.
  • Hua Ksiren (en simpligita ĉina skribo: 花袭人; en tradicia ĉina skribo: 花襲人; en pinjino: Huā Xírén; traduko de Hawkes/Minford: Aromo; signife: Floro atakas homojn) estas la ĉefa servistino de Baoĝu kaj lia neoficiala konkubino. Kvankam ŝi ankoraŭ estas la servistino de la Sinjorino, la Sinjorino donis ŝin al Baoĝu, kaj praktike Ksiren estas lia servistino. Zorgema kaj ĉiam priokupita por Baoĝu, ŝi estas partnero de lia unua seksa renkonto adoleska en la reala mondo en la ĉapitro 5a. Post la malapero de Baoĝu, ŝi senkonscie edziniĝas al la aktoro Ĝiang Ĝuhan, unu el la amikoj de Baoĝu.
 
Kingŭen.
  • Kingŭen (en ĉina: 晴雯; en pinjino: Qíngwén; en traduko de Hawkes/Minford: ĉielbrilo, signife: Sunmultkoloraj nuboj) estas persona servistino de Baoĝu. Aŭdaca, aroganta kaj la plej bela servistino en la hejmo, oni diras, ke Kingŭen ege multe similas al Daiĝu. El ĉiuj servistinoj de Baoĝu, ŝi estas la nura kiu kuraĝas argumenti kun Baoĝu kiam ŝi estas admonita, sed estas ankaŭ tre dediĉita al li. Ŝi malaprezas la klopodojn de Ksiren por uzi sian seksan rilaton kun Baoĝu por plialtigi sian statuson en la familio. Sinjorino Ŭang poste suspektis ke ŝi havas amaferon kun Baoĝu kaj publike maldungis ŝin je ties konto; kolera pro la maljusta traktado kaj pro la maldignaĵoj kaj la kalumnioj kiuj atendis ŝin kiel rezulto, Kingŭen mortis pro malsano tuj post lasi la hejmon de Ĝia.
  • Ĝuanĝang (en simpligita ĉina skribo: 鸳鸯; en tradicia ĉina skribo: 鴛鴦; en pinjino: Yuānyang; en traduko de Hawkes/Minford: Fidinda; signife: "Paro de mandarenanasoj") estas la ĉefa servistino de la Virino. Ŝi malakceptas la geezdecan proponon (kiel konkubino) de la voluptema Ĝia Ŝe, plej aĝa filo de Avinjo Ĝia kaj memmortigas sin post la morto de Virino.
  • Mingjan (en simpligita ĉina skribo: 茗烟; en tradicia ĉina skribo: 茗煙; en pinjino: Míngyān; traduko de Hawkes/Minford: Tefolio, signife: Tevaporo) estas paĝio de Baoĝu. Li konas sian mastron kiel la dorson de sia mano.
  • Zijuan (en simpligita ĉina skribo: 紫鹃; en tradicia ĉina skribo: 紫鵑; en pinjino: Zǐjuān; Wade–Giles: Tzu-chuan; traduko de Hawkes/Minford: Najtingalo; signife: "Purpura rododendrokukolo") fidinda servistino de Daiĝu, cedita de Virino al sia nepino. Ŝi poste iĝis monaĥino por servi Ĝia Ksiĉun.
  • Ksueĝan (en ĉina: 雪雁; en pinjino: Xuěyàn; en traduko de Hawkes/Minford: neĝansero) estas alia servistino de Daiĝu. Ŝi venis kun Daiĝu el Janĉĵou, kaj ŝajnas juna, dolĉa junulino. Oni petis al ŝi akompani la vualitan edziĝontan Baoĉai to trompi Baoĝu kredante, ke li estas edziĝonta al Daiĝĝu.
  • Konkubino Ĵao (en simpligita ĉina skribo: 赵姨娘; en tradicia ĉina skribo: 趙姨娘; en pinjino: Zhào Yíniáng) estas konkubino de Ĝia Ĵeng. Ŝi estas la patrino de Ĝia Tanĉun kaj Ĝia Huan, duon-fratoj de Baoĝu. Ŝi deziras esti la patrino de la hejmestro, kion ŝi ne atingas. Ŝi komplotas murdi Baoĝu kaj Ksifeng per nigra magio, kaj oni supozas, ke ŝia intrigo kostis al ŝi sian propran vivon.
 
Ruĝdoma sonĝo en Pekina opero.

TemojRedakti

Ricevo kaj influoj en moderna epokoRedakti

Tradukoj kaj ricevo en OkcidentoRedakti

Sekvaĵoj kaj pluigojRedakti

AdaptojRedakti

En EsperantoRedakti

La verko estas tradukita en Esperanton de Xie Yuming kaj eldonita de Ĉina Esperanto-Eldonejo en Pekino en la jaroj 1995-1997. Pro la majstra traduko, Xie estas premiita per OSIEK-premio en 1999.

NotojRedakti

  1. "From West to East: Conservation of the Chinese novel 'Dream of the Red Chamber'". British Library. Alirita la 6an de aprilo 2020.
  2. David Hawkes, "Introduction", The Story of the Stone Volume I (Penguin Books, 1973), pp. 15–19.
  3. Jonathan Spence, The Search for Modern China (New York: Norton, 1990), 106–110.
  4. Plaks, Andrew H. (2015). Archetype and Allegory in the Dream of the Red Chamber. p. 11.
  5. Yu, Anthony C.. (2001) Rereading the Stone: Desire and the Making of Fiction in Dream of the Red Chamber. Princeton University Press. ISBN 0-691-09013-0.
  6. Jonathan D. Spence, Ts'ao Yin [Cao Yin] and the K'ang-Hsi Emperor: Bondservant and Master (New Haven,: Yale University Press, 1966) estas studo de la avo de Cao.
  7. "CliffsNotes, About the Novel: Introduction". Cliffsnotes.com. Alirita la 6an de aprilo 2020.
  8. Ili estas separataj en ĉiuj Ruĝaj versioj, sed ne en la manuskripto Ĝiaksu, sed nur la manuskripto Ĝiaksu havigas la klarigon kiu diferencigas ambaŭ. La manuskripto Ĝiaksu havas ĉirkaŭ unu paĝon de verkita teksto kiu ne troviĝas en ajna alia manuskripto, kaj kiun la tradukisto David Hawkes ne tradukis en sia versio.
  9. Yang, Weizhen; Guo, Rongguang (1986). 《红楼梦》辞典. 山东文艺出版社. Introduction. Estas ĉapitretoj por 447 nomitaj roluloj. ISBN 7-5329-0078-9.
  10. Helen Tierney (1999). Women's studies encyclopedia, Volume 1. Greenwood Publishing Group. p. 247. ISBN 0-313-31071-8. Alirita la 7an de aprilo 2020.
  11. Chen (2005), pp. 1–2.
  12. Cao, Xueqin; Gao E. "Ĉapitro 23a". Hong Lou Meng. Alirita la 7an de aprilo 2020.

BibliografioRedakti

  • Chen Weizhao (陈维昭), Hongxue Tongshi (红学通史, "Historio de Ruĝologio"). Ŝanghajo: Ŝanghajo Popola Publikigejo, 2005. ISBN 7208057885.
  • Edwards, Louise P. (1994). Men and Women in Qing China: Gender in the Red Chamber Dream. Leiden: Brill. ISBN 9004101233.
  • Eifring, Halvor (2016). Dream of the Red Chamber. Oxford Online Bibliographies (Chinese Studies). Oxford University Press.
  • C.T. Hsia, Ch VII, "The Dream of the Red Chamber," in The Classic Chinese Novel: A Critical Introduction (1968; rpr. Ithaca, NY: East Asia Program, Cornell University, Cornell East Asia Series, 1996. ISBN 1885445741), pp. 245–297.
  • Levy, Dore J. (1999). Ideal and Actual in the Story of the Stone. New York: Columbia University Press. ISBN 0231114060.
  • Zaifu Liu, Yunzhong Shu, Reflections on Dream of the Red Chamber (Amherst, N.Y.: Cambria Press, 2008).
  • Minford, John; Hegel, Robert E. (1986). "Hung-lou meng 紅樓夢". In Nienhauser, William H. (eld.). The Indiana Companion to Traditional Chinese Literature. Bloomington: Indiana University Press. pp. 452–56. ISBN 0-253-32983-3.

Eksteraj ligilojRedakti