La Ruĝeca buteogaloRuĝeca krabaglo, (Buteogallus aequinoctialis) estas specio de rabobirdo de la familio de Akcipitredoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝeca buteogalo
Ruĝeca buteogalo
Ruĝeca buteogalo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Buteogallus
Specio: B. aequinoctialis
Buteogallus aequinoctialis
(Gmelin, 1788)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi troviĝas en Brazilo, Gujanoj, Trinidado kaj Tobago, kaj Venezuelo. Tio estas el marborda Venezuelo suden tra la tuta brazila marbordo escepte en la plej sudaj subŝtatoj. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj manglejoj; ankaŭ ĉe marĉoj.

Ĝi estas 42-46 longa; la masklo pezas ĉirkaŭ 590 g, dum la ino ĝis 796 g. Supre estas malhelbruna kaj la tre larĝaj flugiloj havas nigrajn pintojn kaj bordojn, ruĝecan makulon kaj nigran striecon. La vosto montras mallarĝajn striojn. La subaj partoj estas ruĝecbrunaj, el kio la komunaj nomoj. La beko kaj kruroj estas malhelaj, sed la vaksaĵoj al la okuloj rimarkinde flavaj.

Tiu specio manĝas preskaŭ nur krabojn, el kio la alternativa nomo. Ĉasmaniero estas falflugo el ripozejo kaj reporto de la kraba predo al seka manĝejo. Okazas ceremoniajn flugojn memmontrajn porpariĝadajn, kun akrobatio, kriado kaj plonĝoflugoj. La ino en nesto el bastoneteroj kaj folioj demetas ununuran ovon.

La specio suferas ioman malpliiĝon pro habitatodetruo kaj malpliiĝo de la manĝataj specioj pro troa fiŝkaptado.

Referencoj redakti