La Ruĝeca egreto (Egretta rufescens) estas malgranda ardeo nome birdospecio de la familio de Ardeedoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝeca egreto
Ruĝeca egreto
Ruĝeca egreto
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Ardeedoj Ardeidae
Genro: Egretta
Egretta rufescens
(Gmelin, 1789)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Natura arealo : flave nur reproduktejoj, blue vintrejoj kaj verde la tutan jaron
Natura arealo : flave nur reproduktejoj, blue vintrejoj kaj verde la tutan jaron
Natura arealo : flave nur reproduktejoj, blue vintrejoj kaj verde la tutan jaron
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Malhela morfo ĉe plenkreskulo.

Disvastiĝo redakti

Ĝi estas specio de loĝantaj birdoj en Centrameriko, Bahamoj, Karibio, la Golfa Marbordo de Usono, kaj Meksiko.[1] Estas postreprodukta disiĝo al fora nordo el la nestaj teritorioj. En la pasinto, tiu birdo estis viktimo de plumkomerco.

Laŭ la Teksasa Parko kaj Naturo Departmento (TPWD), estas nur 1,500 al 2,000 reproduktaj paroj de Ruĝecaj egretoj en Usono – kaj plej el tiuj estas en Teksaso.[2] Ili estis klasitaj kiel "minacata" specio en Teksaso kaj ricevas specialan protekton.

Subspecioj redakti

Oni konas du subspeciojn de Egretta rufescens:[3]

  • Egretta rufescens dickeyi (Van Rossem, 1926)
  • Egretta rufescens rufescens (Gmelin, 1789)

Aspekto redakti

 
Blanka morfo ĉe plenkreskulo.

Tiu specio atingas 68–82 cm laŭ longo, kun enverguro de 116–125 cm.[2][4] La korpomaso (pezo) en tiu specio povas gami el 364-870 g.[5] Inter standardaj mezuroj, la flugilmalfermo estas 29-34.3 cm, la vosto estas 8.8–13 cm, la beko estas 7.3-9.2 cm kaj la tarso estas 11.7-14.7 cm.[6] Ĝi estas mezgranda, longkrura, longkola ardeo kun longa pinteca rozkolora beko kun nigra pintoduono. La kruroj kaj piedoj estas bluecnigraj. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed estas du koloraj morfoj. La plenkreskulo de la malhela morfo havas ardezbluecan korpon kaj ruĝecbrunajn kapon kaj kolon kun krestecaj plumoj. La plenkreskulo de la blanka morfo havas tute blankan korpan plumaron. Junuloj havas brunajn korpon, kapon kaj kolon. Dum pariĝado, la maskla plumaro ŝanĝas al rusteca en kapo, kolo kaj dorso.

Kutimaro redakti

 
Ĉasante.

La Ruĝeca egreto estas konsiderata unu el plej aktivaj ardeoj, kaj estas ofte vidata dummove. Ĝi gvatas predon pervide en neprofunda akvo multe pli aktive ol aliaj ardeoj kaj egretoj, ofte kurante energie kaj uzante la ombron de siaj flugiloj por malpliigi la lumobrilon super la akvo kiam ĝi estas en situacio harpuni fiŝon; la rezulto estas fascina danco. Pro ties kuraĝa, raba kaj eĉ gracia manĝokutimaro, la fakulo Pete Dunne kromnomis la Ruĝecan egreton kiel "la Tyrannosaurus Rex de la Ebenaĵoj".[7] Ili manĝas fiŝojn, ranojn, krustulojn, kaj insektojn. La birda kutima krio estas mallaŭta, gorĝeca kvakado.

Reproduktado redakti

La reprodukta habitato de la Ruĝeca egreto estas tropikaj marĉoj. Ili nestumas en kolonioj, ofte kun aliaj ardeoj, kutime sur platformoj el bastonetoj en arboj aŭ arbustoj. Tiuj kolonioj estas kutime situantaj en marbordaj insuloj. Tiuj birdoj faras bruemajn ceremoniajn memmontradojn. Ili ĝenerale inkludas skuadon de la kapo dum la saluta ceremonio, sekve de persekutadoj kaj cirklaj flugoj. Ili inkludas ankaŭ levadon de kolaj, dorsaj kaj krestaj plumoj, akompane de bekofrapado, simile al tio de la Trikolora egreto.

Fotaro redakti

Referencoj redakti

  1. Reddish Egret. BirdLife Species Factsheets. BirdLife International. Alirita 2009-07-29.
  2. 2,0 2,1 Reddish Egret (Egretta rufescens). Texas Parks and Wildlife Department. Alirita 2009-07-29.
  3. Clements, J. F., T. S. Schulenberg, M. J. Iliff, B.L. Sullivan, and C. L. Wood. 2010. The Clements checklist of birds of the world: Version 6.5. Cornell University Press. Elŝutebla el Cornell Lab of Ornithology
  4. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-05-08. Alirita 2012-10-12.
  5. [1]
  6. [2]
  7. Dunne, Pete, Pete Dunne's Essential Field Guide Companion: A Comprehensive Resource for Identifying North American Birds. Houghton Mifflin Harcourt (2006), ISBN 0-618-23648-1

Literaturo redakti

  • "National Geographic" Field Guide to the Birds of North America ISBN 0-7922-6877-6
  • Bull, John; Farrand, Jr., John. (aprilo 1984) The Audubon Society Field Guide to North American Birds, Eastern Region. Nov-Jorko: Alfred A. Knopf. ISBN 0-394-41405-5.
  • Stokes, Donald W.; Stokes, Lillian Q. Stokes' Field Guide to Birds: Eastern Region (1996). New York: Little Brown and Company.

Eksteraj ligiloj redakti