Ruĝecventra silvio

La Ruĝecventra silvio (konata ankaŭ kiel Brunventra silvioBrunventra parusilvio), Parisoma subcaeruleum, estas specio de birdo de la familio de Silviedoj kaj de ties plej tipa genro nome Sylviasilvioj, kiuj estas grizecaj aŭ grizecbrunaj insektovoruloj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝecventra silvio
Ruĝecventra silvio
Ruĝecventra silvio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Silviedoj Sylviidae
Genro: Parisoma
Specio: P. subcaeruleum'
Parisoma subcaeruleum
( Vieillot, 1817)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi troviĝas en centro de suda Afriko el plej suda Angolo suden al Bocvano, okcidenta Zimbabvo, Zambio, Namibio, norda kaj suda Sudafriko, Lesoto, malmulte en Mozambiko kaj Svazilando. Tiu estas komuna specio troviĝanta en gamo de habitatoj de finboso, arbustaro, makiso kaj sekaj riverujoj.

Aspekto redakti

La Ruĝecventra silvio estas 14–15 cm longa kaj pezas ĉirkaŭ 16 g. Ties supraj partoj estas grizecaj, kaj la vosto estas nigra kun larĝa blanka bendo pinte. Tiu silvio havas tre rimarkindan kaj larĝan blankan okulringon. La gorĝo estas griza kun tre markata malhela striado, la brusto kaj la ventro estas griza, dum la suba ventro estas tre rimarkinde brilbruna al ruĝecbruna, kio nomigas la specion kaj estas la plej klara distingilo. La kruroj estas nigraj kaj la okuloj estas grizaj. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj havas nestrian gorĝon. La alvoko estas laŭta fluteca ĉiirup-ĉii-ĉii.

La Lajarda silvio, Parisoma layardi, estas la ununura simila specio, sed ĝi estas pli pala, havas pli da blanko en vosto, kaj ne havas la brunan subventron.

Kutimaro redakti

La Ruĝecventra silvio konstruas tasforman neston el seka herbo, radiketoj kaj arboŝeleroj en vegetaĵaro kaj sekurata per araneretoj. Tiu specio estas monogama, tio estas pariĝas porvive. La ino demetas 2-4 ovojn, kiuj estas kovataj de ambaŭ gepatroj dum 13-16 tagoj. La idoj estas zorgataj ankaŭ de ambaŭ gepatroj kaj elnestiĝo okazas post 14-15 tagoj.

Ĝi estas kutime vidata sola aŭ en paroj, moviĝanta tra vegetaĵaro dum ĝi manĝas insektojn inter branĉaro, sed ankaŭ flugantajn termitojn dumfluge, kaj aliajn malgrandajn senvertebrulojn kaj fruktojn, semojn kaj eĉ nektaron de plantoj de genro Aloe.

Konservadostatuso redakti

Tiu komuna specio havas grandan teritorion, kun ĉirkaŭkalkulita etendo de 2,800,000 km². Oni supozas, ke la populacio estas granda, kaj ke la specio ne alproksimiĝas al kriterioj de malpliiĝoj de populacioj de la IUCN Ruĝa Listo kaj pro tio tiu specio estas pritaksata kiel Malplej Zorgiga.

Referencoj redakti

  • Ian Sinclair, Phil Hockey kaj Warwick Tarboton, SASOL Birds of Southern Africa (Struik 2002) ISBN 1-86872-721-1

Eksteraj ligiloj redakti