Ruĝecvosta ortalo

La Ruĝecvosta ortalo, Ortalis ruficauda, estas membro de la genro de Ortaloj de antikva grupo de birdoj de la familio Kracedoj, kiuj estas rilataj al la amaskonstruistoj de Aŭstralazio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝecvosta ortalo
Ruĝecvosta ortalo, en Venezuelo
Ruĝecvosta ortalo, en Venezuelo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Kracedoj Cracidae
Genro: Ortalis
Specio: O. ruficauda
Ortalis ruficauda
(Jardine, 1847)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ruĝecvosta ortalo

Distribuado kaj habitato redakti

Ĝi loĝas en nordorienta Kolombio kaj norda Venezuelo kie ĝi estas nomata Guacharaca, kaj en Tobago kie ĝi estas konata kiel Cocrico kaj estas la insula nacia birdo, kiu aperas en la Blazono de Trinidado kaj Tobago. Ĝi troviĝas ankaŭ en la insuloj Bequia kaj Union en Grenadinoj kie ĝi eble estis enmetita.

La Ruĝecvosta ortalo estas tre arboloĝanta specio troviĝanta en arbaroj, se ĝi troviĝas ankaŭ eu pli malfermaj sekaj arbustaraj areoj. Tio kombine kun relative malalta ĉaspremado, faris ĝin malpli vundebla ol la pli grandaj membroj de ties familio, ĉefe la mutuoj.

Aspekto redakti

Tiuj estas mezgrandaj birdoj, similaj laŭ ĝenerala aspekto al meleagroj, kun malgrandaj kapoj, longaj fortaj kruroj kaj longa larĝa vosto. Ili estas tipe 53–58 cm longaj; la ino pezas 540 g kaj la plej granda masklo 640 g. Ili havas tre senkoloran plumaron, malhelbrunan supre kaj pli palan sube. La kapo estas griza, kaj la bruna vosto havas ruĝecan aŭ blankan pinton depende el la raso.

Biologio redakti

Kiel ĉe aliaj ĉaĉalakoj, la Ruĝecvosta ortalo estas tre bruema specio, kiu preferas elsendi sian voĉon krepuske. La maskla alvoko estas laŭta malaltatona ka-ka-ruki-ruki-ka, respondota de ina altatona ŭaĉ-a-lak (el kio devenas la onomatopea surloka nomo ĉaĉalako), kion ili ofte ripetas kelkajn fojojn serie, per preciza sinkronigo.


Tiu specio estas sociema birdo, ofte vidata en familiaj grupoj. Ĝi piediras laŭlonge de branĉoj serĉe de fruktoj kaj semoj kiujn ĝi manĝas. Ĝi kapablas flugi kaj povas eĉ ekflugi kaj flugi vertikale, sed malkutime flugas longdistance. La nesto el bastonetoj estas konstruita malalte en arbo, kaj la ino demetas 3 aŭ 4 grandajn blankajn ovojn. La ino kovadokovas ilin sola.

La specio kaj homoj redakti

Tiu specio estas unu el la naciaj birdoj de Trinidad kaj Tobago kaj aperas en la blazono de tiu lando kun la Skarlata ibiso, tiele ke la ibiso reprezentas Trinidadon kaj la Kokriko, Tobagon. La Kokriko estas nune konsiderta plago en sia indiĝena insulo Tobago kaj kamparanoj en Trinidado kaj Tobago estas nune eksperimente per sistemoj por uzi la animalon al profito de homoj kaj por elteni sanan populacion en naturo.

Subspecioj redakti

Estas du subspecioj:

Referencoj redakti

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti