La Ruĝkapa avocetoAŭstralia avoceto (Recurvirostra novaehollandiae) estas granda vadbirdo de la familio de Rekurbrostruledoj, kiu enhavas avocetojn kaj himantopojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝkapa avoceto


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Rekurbrostruledoj Recurvirostridae
Genro: Recurvirostra
Specio: R. novaehollandiae
Recurvirostra novaehollandiae
(Vieillot, 1816)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

Tiu avoceto havas longajn, maldikajn, blugrizajn krurojn. Ties plumaro estas nigroblanka ĉedorse -sed la tri nigraj strioj kiujn havas ankaŭ la eŭrazia Avoceto estas malsimilaj en tiu Aŭstralia avoceto: larĝa estas nur la flugilpinta strio kaj ĉedorse havas nur unu mallarĝan strion- kaj blanka ĉeventre. La ĉefa trajto de tiu avoceto kiu diferencigas ĝin klare de la aliaj avocetoj estas ke la kapo kaj kolo estas brunecruĝaj kaj la nigra okulo aperas ene de blanka ringo. La longa kaj maldika beko estas suprenturnita ĉepinte; ĉe la inoj plie, ĉe la masklo estas pli longa kaj rekta. Dumfluge videblas krom blanko nigraj flugilpintoj kaj diagonalaj strioj. La plenkreskula alteco estas 43 cm mezaveraĝe (inter 40 kaj 45 cm) kaj havas enverguron de 72 cm; ili pezas ĉirkaŭ 310 gr.

Disvastiĝo redakti

La teritorio de tiu specio estas Aŭstralio, escepte norde de la norda teritorio kaj en centrokcidenta dezerto. Ili reproduktiĝas ĉefe sudokcidente. Ili loĝas ĉe lagoj, kie videblas naĝantaj aŭ vadantaj en neprofundaj akvoj aŭ kotaj ebenaĵoj.

Kutimoj redakti

Ili manĝas akvajn insektojn, krustulojn kaj semojn. Ili manĝoplukas per balancigo de beko por suprenigi predojn al surfaco.

Ili reproduktiĝas en izolitaj kolonioj. Nestoj estas nudaj truoj surplanke. La ino demetas tri kaj pli ofte kvar ovojn.

Referencoj redakti