Ruĝkapa pirolo

Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Ruĝkapa pirolo
Ruĝkapa pirolo, ĉe Kullu, distrikto Manali de Himaĉal Pradeŝ, Barato.
Ruĝkapa pirolo, ĉe Kullu, distrikto Manali de Himaĉal Pradeŝ, Barato.
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Pyrrhula
Specio: 'P. erythrocephala'
Pyrrhula erythrocephala
(Vigors, 1832)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
Information icon.svg
vdr

La Ruĝkapa pirolo (Pyrrhula erythrocephala) estas specio de birdo de la familio de Fringedoj kaj genro de piroloj kiuj estas fortikaj paserinaj birdoj kun diketaj bekoj kaj maskloj kun oranĝaj aŭ ruĝaj brustoj.

DisvastiĝoRedakti

Ĝi troviĝas en Butano, sudokcidenta Ĉinio, norda Barato, Nepalo kaj norda Pakistano. Ties natura habitato estas moderklimataj arbaroj. Ili troviĝas en Himalajo el Kaŝmiro al Butano kie ĝi troviĝas inter 1,600 kaj 4,100 m super marnivelo en arbaroj de betuloj somere kaj de rododendro vintre. Ankaŭ ĉeestas terkultivejoj, kien venas serĉe de freŝaj burĝonoj kaj insektoj. Ĝi estas pli fruktomanĝanta ol aliaj piroloj kaj por tio eĉ vintre la preferata nutraĵo estas beroj.

AspektoRedakti

Tiu pirolo (15 cm longa) havas ruĝecan kapon, kio estas la plej rimarkinda karaktero kaj nomigas la specion kaj en la komuna nomo kaj en la latina scienca nomo kie erythrocephala estas kunmetaĵo de du radikoj el la antikva greka kiuj signifas respektive “ruĝa” kaj “kapo”. Fakte ruĝecaj estas ĉefe supra parto (larĝa krono) kaj nuko, dum en vango plej ofte estas nuanco al griza aŭ bruna, dum la mentono estas eĉ pli hela. Estas tre nigra vizaĝo, kiel en la resto de la genro, ĉirkaŭ la bekobazo kaj al la okuloj, ĉirkaŭata de blankeca nuanca bordo. Ankaŭ la brusto estas oranĝeca, sed ne tiom markata kaj foje pli helbruna. La ventro estas griza kaj pugo kaj subpugo tre blankaj. La dorso estas griza kaj la flugiloj (kun griza flugilstrio) kaj vosto nigraj.

Ĉe tiu specio estas markata seksa dimorfismo kaj la ino havas malpli etendan maskon pli grizan ol nigran, dum la krono, nuko kaj kolflankoj nur iom oranĝecaj aŭ helbrunaj. Tamen la blanka pugo same rimarkindas kontraste inter la nigraj flugiloj kaj vosto.

KutimaroRedakti

Paroj formiĝas je la florado de la komponitaj plantoj; la unuan vivosemajnon la birdidoj estas manĝigataj pere de vivaj predoj, sed poste ilia dieto bazas je verdaj semoj kaj burĝonoj. Ili faras ununuran ovodemetadon jare kaj ŝanĝas plumaron kiam la nutrado ankoraŭ abundas kaj povas havigi al ili la lipokromojn necesajn por la ruĝa pigmentado de la plumaro.

ReferencojRedakti