Ruĝvosta tropikbirdo

La Ruĝvosta tropikbirdoruĝvosta faetono, Phaethon rubricauda, estas marbirdo kiu nestas tra la Hinda kaj la Pacifika Oceanoj. Ĝi estas la plej rara el la tropikbirdoj, kvankam ĝi estas ankoraŭ disvastigata birdo kiu ne estas konsiderata minacata. Ĝi nestas en kolonioj sur oceanaj insuloj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝvosta tropikbirdo
Ruĝvosta tropikbirdo
Ruĝvosta tropikbirdo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Faetonoformaj Phaethontiformes
Familio: Faetonedoj Phaethontidae
Genro: Phaethon
Phaethon rubricauda
(Boddaert, 1783)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

 
Ruĝvosta tropikbirdo

La Ruĝvosta tropikbirdo aspektas kiel fortika ŝterno, kaj same ege similas al la aliaj du tropikbirdaj specioj. Ĝi havas longon de 46 cm, al kio oni aldonu 30 al 35 cm de vosto, enverguron de 104 ĝis 119 cm kaj pezon averaĝan de 800 g. Ĉe tiu specio ne estas seksa dimorfismo. Ĝi havas ĝenerale blankan plumaron, ofte kun rozkoloreca nuanco, nigra duonluno ĉirkaŭokula kaj fajna ruĝa vostoplumo. Ĝi havas brilruĝan bekon kaj nigrajn piedojn.

Kutimaro kaj teritorio redakti

La Ruĝvosta tropikbirdo nestas sur oceanaj insuloj en grandaj kolonioj el Havajaj Insuloj al Kristnaskinsulo kaj al Maŭricio, malgranda insulo de Madagaskaro, Sejŝeloj kaj Reunio en sudorienta Afriko. En Aŭstralio, ili nestas en koralinsuloj de Kvinslando (inklude insulon Lady Elliott) kaj insulojn ĉe Okcidenta Aŭstralio. En Pacifiko ili reproduktiĝas en Paskinsulo, Havajo, Ogasavaroj, Kermadekoj, Sociinsuloj ktp.

Ili disiĝas amplekse post reproduktado. Birdoj ringitaj en Havajo estis retrovitaj tiom for kiom ĝis Japanio kaj Filipinoj. Ili havas teritoriojn de la Ruĝa Maro al Novzelando kaj Ĉilio (Paskinsulo kaj insulo Sala y Gómez). Ĉefa kolonio estas ĉe la Aldabra Atolo de la Aldabra Insularo de Sejŝeloj[1].

Reproduktado redakti

 
Faetonido.
 
Faetono.

Por reproduktado ili ĉefe elektas koralatolojn kun malaltaj arbustoj, nestante inter ili (aŭ foje en kavaĵoj el kalkoŝtono). Tiu specio nestas en izolaj kolonioj ne tre for de marbordo.

La nesto situas sur sablo sub malgranda arbusto. La ino demetas unu solan ovon, kiu estas ruĝeca brunmakula, surgrunde en malgranda depresio kovrita per mortaj folioj. La kovado daŭras 41 ĝis 48 tagojn kaj estas farata de ambaŭ gepatroj. La faetonido estas kovrata de blanka lanugo[2]. Tiu specio reproduktiĝas la tutan jaron en Madagaskaro kun pinto de junio al novembro[3].

Aliaj redakti

Ili manĝas ĉemare for el la marbordo, sole pli ol en aroj. Ili estas plonĝistoj kiuj manĝas fiŝojn, ĉefe flugofiŝojn, kaj kalmarojn.

Fortaj ventoj povas blovi ilin internen foje, kio klarigas iujn vidaĵojn for el marbordoj kaj el ties preferataj habitatoj.

Ili povas suferi pro la klimata oscilado rilata al El Niño.

Subspecioj redakti

  • Phaethon rubricauda melanorhynchos -
  • Phaethon rubricauda roseotinctus -
  • Phaethon rubricauda rubricauda -
  • Phaethon rubricauda westralis -

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. url=http://www.aldabrafoundation.org/contentPage.php?id=1 Arkivigite je 2010-01-04 per la retarkivo Wayback Machine Aldabra Foundation - Facts in brief http://www.aldabrafoundation.org/index.php[rompita ligilo] Konsultita la 6an de februaro 2010.
  2. Langrand O., 1995, Guide des Oiseaux de Madagascar, Delachaux et Niestlé, Lausanne, Paris.
  3. Sueur F., 1996, Observations ornithologiques à Madagascar, Alauda, 64 : 435–442.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Gerald Tuck, Hermann Heinzel: Die Meeresvögel der Welt. Parey, Hamburg/Berlin 1980, ISBN 3-490-07818-7
  • National Geographic Society: Field Guide to the Birds of North America, Second Edition. National Geographic, ISBN 0-87044-692-4
  • Martin R. De LA Pena: Birds of Southern South America and Antarctica (Collins Illustrated Checklist). Harpercollins Pub Ltd, ISBN 0002200775
  • K. Simpson & N. Day: Field Guide to the Birds of Australia a Book of Identification. ISBN 0-7470-3023-5
  • P. J. Higgins (Hrsg): Handbook of Australian, New Zealand & Antarctic Birds, Band 1, Ratites to Ducks, Oxford University Press, Oxford 1990, ISBN 0-19-553068-3
  • Langrand O., 1981, Nidification du Paille-en-queue à queue rouge (Phaeton rubricauda) sur le territoire malgache, L'Oiseau et la Revue Française d'Ornithologie, 51 : 338-339.
  • Langrand O., 1995, Guide des Oiseaux de Madagascar, Delachaux et Niestlé, Lausanne, Paris.
  • Sueur F., 1996, Observations ornithologiques à Madagascar, Alauda, 64 : 435-442.