La rubiacoj[2] (latine Rubiaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo gencianaloj (Gentianales). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 600 genrojn kaj pli ol 13 600 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas rubio[2].

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Rubiacoj
Rubia peregrina
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: dukotiledonoj Magnoliopsida
Subklaso: asteredoj Asteridae

lamiedoj Lamiidae

Ordo: gencianaloj Gentianales
Familio: rubiacoj Rubiaceae
Juss. [1]
rubio Rubia
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Mitragyna diversifolia
Mitragyna diversifolia
Ophiorrhiza mungos

Tiuj plurjaraj arbustetoj kaj herboj vivas ĉefe en la tropikoj. En la kontinenta klimato ili estas ĉefe moltigaj plantoj. Ili enhavas indoalkaloidojn.

Taksonomio redakti

Subfamilioj redakti

Oni grupigas la genrojn en tribojn, kaj tiujn metas en tri subfamiliojn:

  • Rubioideae
    • Anthospermeae
    • Argostemmateae
    • Coussareeae
    • Craterispermeae
    • Danaideae
    • Gaertnereae
    • Lasiantheae
    • Morindeae
    • Ophiorrhizeae
    • Paederieae
    • Perameae
    • Psychotrieae
    • Rubieae
    • Sabiceeae
    • Schradereae
    • Spermacoceae
    • Theligoneae
    • Urophylleae
    • Virectarieae
  • Cinchonoideae
    • Calycophylleae
    • Catesbaeeae
    • Naucleeae
    • Chiococceae
    • Cinchoneae
    • Condamineeae
    • Coptosapelteae
    • Guettardeae
    • Hamelieae
    • Hillieae
    • Isertieae
    • Mussaendeae
    • Rondeletieae
    • Simireae
    • Exostema group
  • Ixoroideae
    • Alberteae
    • Coffeeae
    • Cremasporeae
    • Gardenieae
    • Hippotideae
    • Ixoreae
    • Octotropideae
    • Pavetteae
    • Retiniphylleae
    • Sipaneeae
    • Vanguerieae


Listo de genroj redakti

Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (21 jun. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:

*genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝiajn speciojn.
**genro akceptita en WFO sed ne en TPL. Tamen laŭ WFO, estas neniu akceptita specio en ĝi.

Plej konataj genroj redakti

  • rubio (Rubia) estas genro de herboj, el kiuj la plej konata specio estas (Rubia tinctorium) mediteranea plurjara herbo kun flavecaj floroj, antaŭe multa kulturata pro la rizomo, el kiu oni produktis brilruĝan kolorigan substancon.
  • galio (Galium) estas staŭdoj, kelkaj kun vertikalaj rizomoj, ordinare kun mallarĝaj duope kontraŭsidantaj folioj kaj folisimilaj stipuloj, tiel ke ili kune aspektas kvazaŭ ronde aranĝitaj folioj kaj kun malgrandaj blankaj aŭ flavaj malofte ruĝaj floroj en densaj infloreskoj.
    • alkroĉa galio (Galium aparine) havas etajn dornojn, per kiuj ĝi kroĉiĝas sur aliajn plantojn.
  • kinkono (Cinchona) estas daŭre foliaj arboj kun brilglataj folioj kaj panikle aranĝitaj blankaj, ruĝaj aŭ violkoloraj floroj. Ili havas duklapajn kapsulojn. El ties ŝelo oni ekstraktas la alkaloidon kinino (C20H24O2N2), kiu estas uzata kiel antimalaria, antifebra, aŭ analgeza drogo. (Kinkono nomiĝas ankaŭ la ŝelo de kinkono.) Apartenanta alkaloido en la planto estas la kinkonino (C19H22ON2),
  • Coffea - Kafarbo
  • Gardenia, Tahitia gardenio

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti