Rubiales
Rubiales [ruBJAles] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la sudokcidenta komarko Sierra de Albarracín.
Rubiales | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 44121 [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 43 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 17′ N, 1° 16′ U (mapo)40.2764146-1.2711769Koordinatoj: 40° 17′ N, 1° 16′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 167 m [+] | ||
Areo | 27,416441 km² ( 274 1.6 441 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Geografio redakti
Ĝi estas ĉe la montaro Sierra de Albarracín, je 21 km de Teruelo, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio estas montara, abundas pinaroj. Rubiales estas unu el la sudokcidentaj municipoj de la regiono.
Rubiales estas sur tre montara areo je 1 167 msm, tre malfacile komunikebla tra Bezas kaj Gea de Albarracín oriente al Teruelo nur farante ĉirkaŭojn kaj suden al Tormón.
Historio redakti
La originoj de la loĝloko estus de fino de la 12-a jarcento je la konkero fare de kristanoj kaj posta reloĝado de la montaro.
Aktualo redakti
Bazo de ekonomio estas agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado. Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre oni malaltiĝis ĝis nunaj 42 loĝantoj.