Rubikiai estas lago en la distrikta municipo Anykščiai de Litovio. Ĝi famas pro siaj pli ol 10 insuloj (Pertako, Bučinė, Aukštoji, Česnakinė, Liepinė, Didžioji kaj aliaj), kiuj sume kovras areon de 1,1 km². Inter la setlejoj borde de la lago, la urbo Rubikiai plej grandas. La rivereto Anykšta, laŭ kiu nomiĝas la urbo Anykščiai, fluas de la lago kaj poste enfluas la riveron Šventoji. Dum la jaro 1960 Rubikiai estita deklarita naturprotektita pejzaĝo kaj nun estas parto de la Regiona Parko Anykščiai. Ekzistas kelkaj kampadejoj, kie turistoj bonvenas konstrui tendojn aŭ lupreni kajakojn. Ĉiujare ekde 1984 la lago Rubikiai la 24-an de junio (okaze de la festotago Joninės) gastigas regatton de velŝipoj.

lago Rubikiai
lago
Situo 10 km oriente de la urbo Anykščiai
Speco de la lago Natura lago
Datenoj
Koordinatoj 55° 30′ 0″ N, 25° 17′ 0″ O (mapo)55.525.283333333333Koordinatoj: 55° 30′ 0″ N, 25° 17′ 0″ O (mapo)
lago Rubikiai (Litovio)
lago Rubikiai (Litovio)
DEC
lago Rubikiai
lago Rubikiai
Map
lago Rubikiai
Surfaca areo 9,4 km²f5
Maksimuma profundo 16 mf10
Averaĝa profundo 5,7 mf11
Borda longo1 24 km
1 Borda longo estas malpreciza mezuro.
vdr