Rublacedo de Abajo

(Alidirektita el Rublacedo de Abajo (Burgos))

Rublacedo de Abajo [rublaZEdo deaBAĥo] estas loĝloko kaj municipo en la nordocentro de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko La Bureba. La loknomo Rublacedo de Abajo povas esti komprenebla etimologie kiel Malsupra R. dum estas submunicipo Rublacedo de Arriba komprenebla kiel Supra R. Tial la municipo estas popole konata plurale kiel Los Rublacedos.

Rublacedo de Abajo
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 09592
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 32  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 33′ N, 3° 30′ U (mapo)42.553055555556-3.5022222222222Koordinatoj: 42° 33′ N, 3° 30′ U (mapo) [+]
Alto 800 m [+]
Areo 39,3 km² (3 930 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Rublacedo de Abajo (Provinco Burgoso)
Rublacedo de Abajo (Provinco Burgoso)
DEC
Rublacedo de Abajo
Rublacedo de Abajo
Situo de Rublacedo de Abajo
Rublacedo de Abajo (Hispanio)
Rublacedo de Abajo (Hispanio)
DEC
Rublacedo de Abajo
Rublacedo de Abajo
Situo de Rublacedo de Abajo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Rublacedo de Abajo [+]
vdr

Ofte estis en la regiono du frataj loĝlokoj: unu supre por defendo kaj alia malsupre por ekonomia disvolvigo; laŭhistorie dum loka defendo jam ne tiom necesas, plie disvolviĝas la malsupra kerno.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio, kiu enhavas du loĝlokojn nome la menciitajn Rublacedo de Abajo kaj Rublacedo de Abajo, okupas totalan areon de 39,30 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 29 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 12 loĝantojn el 1991.

Ĝi distas 31 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj limas norde kun Carcedo de Bureba, oriente kun Rojas, sude kun Galbarros kaj Monasterio de Rodilla, okcidente kun Merindad de Río Ubierna.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. Ĝi apartenis al la loka kvaropo Cuadrilla de Rojas, unu el sep dividaĵoj de la Merindad de Bureba apartenanta al la partido de Bureba, nome reĝa jurisdikcio kun propra vicurbestro.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.

Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Andreo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti