Rudi Graetz

germana verkisto, diplomato de GDR
(Alidirektita el Rudi GRAETZ)

Rudi GRAETZ (naskiĝis en 1907 - mortis la 1-an de oktobro 1977 en Berlino) estis diplomato de Germana Demokratia Respubliko, prezidanto de Centra Laborrondo Esperanto en Kulturligo de Germana Demokratia Respubliko kaj komitatano de UEA.

Rudi Graetz
Persona informo
Naskiĝo 27-an de junio 1907 (1907-06-27)
en Rostock
Morto 1-an de oktobro 1977 (1977-10-01) (70-jaraĝa)
en Orienta Berlino
Lingvoj Esperantogermana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantistotradukisto
vdr

Li lernis Esperanton jam kiel junulo kaj estis elstara aktivulo, precipe en la laborista Esperanto-movado inter la du mondmilitoj. Post la revigligo de la Movado en GDR, ekde 1965, Graetz estis ĝia ĉefa organizanto kaj reprezentanto en multaj Universalaj Kongresoj kaj aliaj internaciaj kunvenoj. Li estis funkciulo ankaŭ en MEM; liaj artikoloj ofte aperis en Paco kaj Der esperantist.