Rudolf Balló
BALLÓ Rudolf (pro. balo:) estis hungara kemiisto, universitata profesoro, doktoro de kemiaj sciencoj (1959) naskita en Borosjenő la 24-an de aprilo 1884 kaj mortinta en Bp. la 6-an de novembro 1969.
Rudolf Balló | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de aprilo 1884 en Ineu |
Morto | 6-an de novembro 1969 (85-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | kemia inĝeniero • kemiisto • universitata instruisto |
Biografio redakti
Rudolf Balló diplomitiĝis en Budapeŝto en 1906, poste li studis en la universitato de Vieno. Li agadis ankaŭ en Rondo Galilei. En 1917 li estis redaktoro de la revuo Magyar Chemiai Folyóirat kaj prezidanto de la Természettudományi Szövetség (Natursciena Unuiĝo). En 1920 oni eligis lin el lia posteno kaj oni elfermis lin el sciencaj unuiĝoj pro lia maldekstra politika konduto. En 1922 li fondis kemiuzinon (Isola Művek Rt.), en kiu oni unue fabrikis en Hungario plastikmateriojn. De 1952 li estis universitata profesoro en la teknikuniversitato kaj katedrestro ĝis 1960.
Fonto redakti
- Magyar életrajzi lexikon