Rudolf Carnap

germana filozofo

Rudolf CARNAP (1891-1970) estis germana filozofo de la logikempiriisma skolo.

Rudolf Carnap
Persona informo
Naskiĝo 18-an de majo 1891 (1891-05-18)
en Ronsdorf, Reĝlando Prusio,  Germana Imperiestra Regno
Morto 14-an de septembro 1970 (1970-09-14) (79-jaraĝa)
en Santa Monica
Lingvoj Esperantogermanaangla
Loĝloko WuppertalKalifornio
Ŝtataneco Germana Imperiestra RegnoUsonoVajmara RespublikoNazia Germanio
Alma mater Friedrich-Schiller-Universitato JenaHumboldt-Universitato en BerlinoUniversitato Alberto Ludoviko de FrajburgoUniversitato de Vieno
Memorigilo Rudolf Carnap
Okupo
Okupo analiza filozofo • esperantisto • filozofo de lingvo • logikisto • filozofo de scienco • universitata instruisto • filozofo
vdr

Vivo redakti

Carnap naskiĝis la 18-an de majo 1891 en Ronsdorf (nuntempe Wuppertal). Li studis matematikon, fizikon kaj filozofion en Jena (i.a. ĉe Gottlob Frege; en Jena li ankaŭ anis al Serakreis Jena) kaj Freiburg. En 1921 li doktoriĝis per sia laboraĵo Der Raum (La spaco) ĉe la novkantano Bruno Bauch. En 1926 li habilitiĝis per sia unua ĉefverko Der logische Aufbau der Welt (La logika strukturo de la mondo) ĉe la Viena Universitato, ĉe kiu li poste laboris kiel privatdocento kaj kiel grava membro kontribuis al la diskutoj de la Viena Rondo (Wiener Kreis). De 1931 ĝis 1935 Carnap havis postenon de eksterordinara profesoro ĉe la Germana Universitato de Prago.

En 1936 li elmigris al Usono, kie li unue instruis en la Universitato de Ĉikago. De 1952 ĝis 1954 li estis profesoro en Universitato Princeton, antaŭ ol sekvi vokon al la Universitato de Kalifornio, Los-Anĝeleso (UCLA). Li mortis en Santa Monica (Kalifornio, Usono) la 14-an de septembro 1970.

Verko redakti

Carnap estis unu el la ĉefaj reprezentantoj de la logika empiriismo. Por Carnap la tasko de la filozofio konsistas en la logika analizo de la (scienca) lingvo, kaj li provis kiel unu el la unuaj teoriistoj utiligi la vojmontrajn laboraĵojn de Gottlob Frege, Bertrand Russell kaj Alfred North Whitehead por ekkon- kaj scienc-teoriaj demandoj.

Per sia lingva filozofio Carnap provis pruvi, ke la tradicia metafiziko estas sensenca. Kvankam tiu opinio ne estas vaste akceptata nuntempe, lia verko multe influis la modernan filozofion kaj ŝanĝis la metafizikon.

Carnap kiel esperantisto redakti

Carnap lernis Esperanton kiel 14-jaraĝulo kaj ĉeestis la UK-ojn 1908 en Dresdeno, 1922 en Helsinki, 1924 en Vieno kaj 1925 en Ĝenevo[1][1]. Li praktike uzis la lingvon dum vojaĝado kaj, en pluraj landoj, estis gastigata de esperantistoj[2][2]. En sia aŭtobiografio de 1963 li tre pozitive rilatas al Esperanto:

Kiam mi kelkajn jarojn poste partoprenis en internacia Esperanto-kongreso, aspektis al mi kvazaŭ miraklo, kiam mi rimarkis, kiom facile mi povis sekvi la paroladojn kaj diskutojn en la grandaj publikaj kunsidoj kaj paroli en personaj konversacioj kun eksterlandanoj el multaj landoj, dum mi ne sukcesis interparoli en tiuj lingvoj, kiujn mi estis lerninta dum multaj jaroj en la lernejo. Kulmino de la kongreso estis la prezentado de Ifigenio de Goethe en Esperanto. Estis por mi kortuŝa kaj edifa sperto, aŭdi tiun ĉi dramon, penetrita de la spirito de humaneco, en nova medio, kiu igis ĝin komprenebla al miloj da spektantoj el multaj landoj, tiel ke ili povis senti sin anime ligitaj. […] Post tiaj spertoj oni ne povas preni tre serioze la argumentojn de tiuj, kiuj asertas, ke internacia helpa lingvo ja povus taŭgi por komercaj aferoj kaj eble ankaŭ la natursciencoj, sed ke ĝi ne estus konvena komunikilo por personaj aferoj, por diskutoj en sociaj kaj kulturaj sciencoj, des pli ne por romanoj aŭ dramoj. Mi konstatis, ke la plej multaj, kiuj asertas ion tian, havis nenian praktikan sperton pri tiu ĉi lingvo. [3]

Referencoj redakti

  1. Ulrich Lins, "4. Sprache transnational : Rudolf Carnap und die Esperantobewegung", Veröffentlichungen des Instituts Wiener Kreis, 2022, p. 62-64.
  2. Ulrich Lins, "4. Sprache transnational : Rudolf Carnap und die Esperantobewegung", Veröffentlichungen des Instituts Wiener Kreis, 2022, p. 61.
  3. Rudolf Carnap: Lingvoplanado. El la angla tradukis Ralph Dumain. TTT: http://www.autodidactproject.org/other/carnap2.html, vizitita: 2007-07-23.

Vidu ankaŭ redakti

Ligiloj redakti