Rudolf Fridrich

ĉeĥa gimnazia profesoro kaj esperantisto

Rudolf FRIDRICH (naskiĝis la 15-an de septembro 1878 en Vieno - mortis la 20-an de novembro 1944 en Pardubice) estis ĉeĥa gimnazia profesoro, tradukanto al Esperanto, fondinto de Esperanto-klubo en Prostějov, poste instruisto de Esperanto en gimnazio en Brno.

Rudolf Fridrich
Persona informo
Naskiĝo 15-an de septembro 1878 (1878-09-15)
en Vieno
Morto 20-an de novembro 1944 (1944-11-20) (66-jaraĝa)
en Pardubice
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco Aŭstrio-HungarioĈeĥoslovakio
Okupo
Okupo esperantistotradukistoinstruisto
Esperanto
Esperantisto numero 4552
vdr

Li studis en gimnazioj en Třeboň, České Budějovice kaj Jindřichův Hradec kaj poste en universitato en Prago. Li fariĝis profesoro de la ĉeĥa kaj franca lingvoj. Unue li instruis en gimnazioj en Třeboň kaj Prostějov. En 1921 li transloĝiĝis al Brno. Tie li instruis en gimnazio en kvartalo Královo Pole; en 1926 li fariĝis la direktoro de tiu lernejo. De post sia pensiigo en 1938 ĝis sia morto li vivis en Pardubice.

Li esperantistiĝis en 1898. En 1901 li faris unuan publikan prelegon pri Esperanto en Prostějov, en 1906 unuan kurson, en 1907 li fondis rondeton kaj en 1909 li atingis oficialan fondon de esperantista klubo en Prostějov.

Literature aktiva esperantisto li fariĝis jam en 1905. Li partoprenis la tiaman esperantistan vivon precipe tradukante ĉeĥajn beletraĵojn. Li sciis la lingvon tre funde kaj liaj tradukaĵoj signifis en lia tempo kuraĝan kaj saĝan paŝon sur kampo plugata tiam ankoraŭ de nespertuloj. Li klopodis redoni eĉ ritmon de originalo, foje tre sprite. La plej granda lia traduko estas Benedek de Josef Svatopluk Machar, kiu aperis ankaŭ libroforme en 1913.

De post 1921 li estis dum pluraj jaroj prezidanto de la Esperanto-sekcio ĉe la Centra Societo de Ĉeĥoslovakaj Profesoroj. En sia gimnazio li dum pluraj sinsekvaj jaroj instruis Esperanton oficiale kiel laŭvolan fakon kaj provis eksperimente mezuri la rezultojn instruajn kompare kun tiuj en la alia fremda lingvo.

En 1913 li redaktis propagandan gazeton Kulturo.

De 1920 ĝis 1924 li klopodis kunigi esperantistojn de malgrandaj nacioj por komune pledi por rajtegalo. Artikolojn pri tiu temo li publikigis precipe en Nova Eŭropo kaj La Progreso.

Verkoj redakti

  • Esperantismus a jeho světová organisace Universala Esperanto Asocio (Esperantismo kaj ĝia monda organizo UEA, Prostějov, Klub Esperantistů, 1909. - 10 p.)
  • Esperanto budí odpor konservativců (Esperanto vekas oponon de konservativuloj, Ligilo, 9/1931)
  • Jazyk není organismus (Lingvo ne estas organismo, Ligilo, 11/1931)
  • Josef Grňa (pafmurdita) (La Progreso 7/1919)
  • La moravia karsto (Bohema esperantisto 1909, p. 155, 187)
  • La 24. interanacia kongreso de la Paco (La Progreso, 11)
  • Latvio (La progreso, 1924, p. 5)
  • Mezinárodní jazyk ve službách studentstva (La internacia lingvo en servoj de la studentaro, Progreso 1932, p. 36)
  • Moravio kaj Silezio (La Progreso 7/1921)
  • Naděje kongresové (Esperoj kongresaj, Esperantský zpravodaj, 6/1921)
  • Návrhy prof. Fridricha (Proponoj de prof. Fridrich, La Progreso 1924)
  • Nemožnost mimovolných vývojových změn v esperantu (Neeblo de senvolaj evoluaj ŝanĝoj en Esperanto, Bohema esperantisto 1908, p. 149)
  • Neznalost cizích jazyků (Nescio de fremdaj lingvoj, Progreso 1932, p. 77)
  • Obrana esperanta (Defendo de Esperanto, Progreso 1930, 6, p. 70)
  • Por komencantoj (La Progreso , 1925, p. 4, 16, 47, 108)
  • Pro esperanto (Bohema esperantisto, 1910, p. 49, 65)
  • První manifestace moravských esperantistů (La unua manifestacio de moraviaj esperantistoj, Bohema esperantisto, 1909, p. 161)

Tradukoj redakti

  • Svaz národů o Esperantu (Ligo de Nacioj pri Esperanto, el la franca ĉeĥigis Rudolf kaj Hana Fridrich, Praha: Nakl. Svazu Československých Esperantistů, 1923. - 47 p.)
  • Otokar Březina: La homaj aroj (La Progreso, 1926)
  • Théophile Cart: Kio ne estis, estas (Bohema esperantisto, 1912, p. 25)
  • Karel Čapek: Kiu estas pli gaja? (Progreso, 1932, p. 103)
  • Karel Čapek: La tribunalo (La progreso XV, 1933, č. 2, str. 18‑20)
  • N. d'Alfonso: La evoluo de la ĉeĥa muziko (La Progreso , 5/1921
  • Viktor Dyk: Ruĝoblanka kufeto (La Progreso XV, 1934, č. 7, str. 70‑71)
  • Jan Grmela: Ribeliĝinta materio (La Progreso XV. no 4, p. 38-40)
  • Jan Herben: Fragmento el „Hostišov“ (La Kulturo III/1914)
  • R. R. Hofmeister: La dezerto (Progreso, 1927, p. 103)
  • Alois Jirásek: Golem (La Progreso 1924, p. 2)
  • Alois Jirásek: Herbejo kun rozarbustoj (La Progreso 1925, p. 83¨)
  • Alois Jirásek: La saĝuloj (La Progreso II/1919, č. 4, s. 33)
  • Bohdan Kaminský: Rememoroj de provinca aktoro (La Progreso 4/1923)
  • F. V. Krejčí: La ĉeĥa nacio kaj ĝia historio (La Progreso, 8/1920)
  • František Langer: Malsato (Ĉeĥoslovaka antologio, 1935)
  • Josef Svatopluk Machar: Antaŭ Jeruzalemo (Bohema esperantisto)
  • Josef Svatopluk Machar: Benedek (Bohema esperantisto 1912, p. 84; La Kulturo 9-10/1913; libroforme Prostějov, Karásek, 1913)
  • Josef Svatopluk Machar: Korala tuto (La Progreso 1924)
  • Marie Majerová: Reĝino de beleco (Progreso 1928, p.57)
  • F. Mareš: Pri malgranda nacio (La progreso, 3/1919)
  • Alois Mrštík: Alaŭdeto (Nova Eŭropo II/1922, 45)
  • Jan Neruda: Al la patrineto (Legu kaj parolu, p. 36)
  • Ivan Olbracht: La eterna koro (La Progreso, XV, 1933‑4, 6, s. 58‑60)
  • Gabriela Preissová: Mi dezirus fariĝi ... (La Progreso 1/1920)
  • František Procházka: Alta ordono, Justeco, Leonido, Ŝtelisto de ŝlosiloj (Bohema esperantisto, 1909, p. 55)
  • Jean Richepin: Trezoro de malriĉuloj (Bohema esperantisto, 1912, p. 3)
  • Bedřich Smetana: Tri rajdantoj (Nova Eŭropo I/1921, 5, p. 1)
  • Růžena Svobodová: Muk (La Progreso 8-9/1919)
  • Josef Šimánek: Ofero (La Progreso 5/1923)
  • Josef Šimánek: Ekrevo de Don Juan (La Progreso 1922, p. 70)
  • Josef Šlejhar: La kapreolino (La Kulturo II/1913, č. 11)
  • Otakar Theer: La pilgrimanto (La Progreso, 8/1921)
  • Václav Tille: Infanoj de la strigino (La Progreso, XV, 1933, 4, s. 41)
  • Jaroslav Vlček: La tuteŭropa emancipo de l' homa spirito (Bohema esperantisto, 1912, 23)
  • Jan Vrba: Kiel la birdoj sin amas (Progreso, 1927, p. 61)
  • Jiří Wolker: Maljunulo (Progreso, 1928-1929, p. 2)
  • Ludvík Zamenhof: Proverboj (La Progreso 1924, 68)
  • Julius Zeyer: Ĥina rakonto (Bohema esperantisto, 1912, p. 45)

Fontoj redakti

  • Esperantista, 1946, p. 22
  • Esperantista movado en Prostějov, historio ĝis jaro 2009