Rudolf Höß

germana naziisto, SS-oficisto, fondinto kaj la unua komandanto de germana koncentrejo (ekstermejo) en Aŭŝvico

Rudolf Franz Ferdinand Höß (n 25-an de novembro 1900 en Baden-Baden; m. 16-an de aprilo 1947 en Aŭŝvico, pendumita) estis germana nazio, SS-oficisto, fondinto kaj la unua komandanto de koncentrejo en Aŭŝvico.

Rudolf Höß
Persona informo
Naskonomo Rudolf Franz Ferdinand Höß
Naskiĝo 25-an de novembro 1901 (1901-11-25)
en Baden-Baden
Morto 16-an de aprilo 1947 (1947-04-16) (45-jaraĝa)
en Auschwitz I concentration camp
Mortokialo pendumo
Tombo Auschwitz I concentration camp
Lingvoj germana
Loĝloko Aŭŝvico
Ŝtataneco GermanioGermana Regno
Familio
Edz(in)o Hedwig Höß
Amkunulo Eleonore Hodys
Infanoj 5
Parencoj Rainer Höss
Okupo
Okupo militkrimulo • oficiropolitikisto • Beamter
vdr
Ne konfuzu lin kun Rudolf Hess.

Li memvole soldatiĝis en aĝo de 15, kaj kiel 17-jarulo li estis jam suboficiro en Turkio. En 1919 aliĝis al Freikorps Roßbach kaj partoprenis en bataloj en Baltio, en la Ruhr-regiono kaj Supra Silezio. Li aliĝis en 1922 al NSDAP. Li estis en prizono, liberiĝis en 1928.

Li estis la komandanto de la koncentrejo Aŭŝvico ekde majo 1940 ĝis 9-a de novembro 1943. En 1944 denove agadis tie.

Li vivis kaŝnome kiel matroso „Franz Lang” (1945), sed britoj kaptis lin en 1946. En 1947 li estis procesita en Pollando pro murdoj, kaj estis kondamnita al morto. Antaŭ sia ekzekuto, li skribis aŭtobiografion en la prizono.

Militkrimoj redakti

Kiel komandanto de Aŭŝvico Rudolf Höß unuafoje la 23-an de aprilo 1941 kondamnis 10 personojn al ĝismorta malsatigo, elektitaj de SS-anoj, revenĝe pro fuĝo de unu malliberulo - la unua mortis Marian Batko la 27-an de aprilo

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti