Rudolf Horský

(Alidirektita el Rudolf HORSKÝ)

Rudolf HORSKÝ ThDr. (naskiĝis la 4-an de februaro 1914 en Vamberk - mortis la 4-an de aŭgusto 2001 en Prago) estis honora membro de Ĉeĥa E-Asocio, husana episkopo (t.e. episkopo de la Ĉeĥoslovaka Eklezio), profesoro, prezidanto de KELI-sekcio de ĈEA, dekano de husana teologia fakultato.

Rudolf Horský
Persona informo
Naskiĝo 4-an de februaro 1914 (1914-02-04)
en Vamberk
Morto 4-an de aŭgusto 2001 (2001-08-04) (87-jaraĝa)
en Prago
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco ĈeĥioĈeĥoslovakio
Okupo
Okupo esperantistopastropedagogoverkisto • parson • teologo • Katekisto • universitata instruisto
vdr

Esperantisto de junaĝo, li fondis kaj longe prezidis la ĉecĥan sekcion de Kristana E-Ligo Internacia, en kiu lasta li ankaŭ funkciis kiel estrarano. Li instruis E-on en kursoj kaj en la Somera E-Tendaro en Lančov, ofte prelegvojaĝis, regule publikigis en ĉeĥaj kaj E-gazetoj, pleje en Dia Regno. Laŭ lia iniciato aperis en Ĉeĥio la religia kantareto Kantu al la eternulo (1969).

Aŭtoro de vojaĝlibro pri esperantisto vojaĝanta tra Hispanio, organizinto de kolektado de uzitaj okulvitroj por Afriko. Post finstudo de teologia fakultato de Jan Hus en Praha li laboris kiel pastro de Ĉeĥoslova-ka Eklezio en diversaj lokoj de Ĉeĥoslovakio, ekde la jaro 1954 li aktivis en la Teologia Fakultato en Praha kiel profesoro kaj sekve kiel dekano ĝis sia emeritiĝo en la j. 1992.