Rudolf Hromada

ĉeĥa bankoficisto kaj esperantisto
Rudolf Hromada

Rudolf HROMADA (naskiĝis la 9-an de novembro 1890; mortis la 26-an de oktobro 1964) estis ĉeĥa esperantisto, Esperanto-vortaristo kaj bankoficisto. Membro de Lingva Komitato kaj de la Akademio de Esperanto.

Enhavo

VivoRedakti

Pri lia vivo estas malmulte konata. Post kvarjara restado en la germana koncentrejo Buchenwald Hromada en 1945 revenis al Prago.[1]

Esperanto-agadoRedakti

Hromada estis profunda konanto de la lingvo kaj kune kun Stanislav Kamarýt la gvidanta personeco de la movado dum la tutaj jardekoj, kiun li organizis ankaŭ internacie, kaj metis bazon por ĝia altnivela tradicio kiel la ĝenerala sekretario de la tiama Ĉeĥoslovaka Asocio Esperantista en la jaro 1922. Li estis ano de la Internacia Centra Komitato (ICK) depost ĝia fondo ĝis 1930, poste konsilanto, kaj komitatano de UEA.

Kune kun K. Bouška li fondis kaj de 1921 ĝis 1923 redaktis Ĉeĥoslovakan Gazeton kun suplemento Nova Eŭropo, kie li defendis la rajtojn de la malgrandaj popoloj. Same li estis longjara eldonanto kaj ĉefredaktoro de la revuo La Progreso, revuo unu el la plej bonaj, kun alta nivelo lingva, literatura kaj informa, post la dua mondmilito la dua ĉefredaktoro de la Revuo Esperantista. Aŭtoro de la plej bonaj vortaroj (Esperanta-ĉeĥa kaj ĉeĥa-Esperanta).

TradukadoRedakti

Virtuoze li tradukadis el preskaŭ ĉiuj ĉeĥaj poetoj (Erben, Sv. Čech, Machar, Bezruč, Heyduk, Sládek, Vrchlický, Zeyer, Wolker, Dyk, Seifert, Sova, Šrámek, Toman, Neumann k. a.), same kantojn kaj ariojn. Liaj tradukoj aperadis en Esperanto-gazetoj de la tuta mondo. Krestomatio el liaj tradukoj aperis en la almanako de Ĉeĥa Esperanto-Asocio sub la nomo Intima Triptiko.

Liaj tradukoj : Popolsumigo en Aŭstrio; en la ĉeĥan lingvon li tradukis la Antaŭparolon de Zamenhof al La Unua Libro. Lia ĉeftraduko estas Raporto skribita sub pendumila maŝo de Julius Fučík.

FontojRedakti

  1. Kie estas kiu? En: Esperanto 39 (1946), n-ro 493 (januaro-februaro 1946), paĝo 5.