Rudolf Icsey

Rudolf Icsey [iĉei], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Icsey Rudolf estis hungara-brazila kameraisto. Lia origina propra nomo estis Rezső [reĵO].

Rudolf Icsey
Persona informo
Naskiĝo la  18-an de majo 1905(nun 1905-05-18)
en Hungario Felka (aŭ Poprádfelka Hungara reĝlando)
Morto la 13-an de julio 1986
en Brazilo San-Paŭlo (Brazilo)
Lingvoj hungara brazilportugala
Ŝtataneco HungarioBrazilo
Okupo
Okupo reĝisoro • kameraisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Rudolf Icsey [1] naskiĝis la 18-an de majo 1905 en Felka (aŭ Poprádfelka; nuntempa urboparto de Poprad en Slovakio), li mortis la 13-an de julio 1986 en San-Paŭlo (Brazilo, tamen laŭ aliaj fontoj la 8-an de januaro 1987).

BiografioRedakti

Rudolf Icsey lernis fotadon hejme. Ekde 1919 li laboris en Budapeŝto en pluraj filmaj atelieroj, laboratorioj, ekde 1924 en pluraj filmaj produktejoj. En la lernojaro 1945 li instruis en Teatra Akademio. Ekde 1947 li vivis laŭvice en Vieno, Munkeno, Romo, Milano, fine ekde 1955 en Brazilo. Li fondis filman produktejon en Brazilo kune kun Ferenc Fekete (kameraisto). Li ricevis bronzan medalon en Venezio, francan premion en Parizo, poste en Brazilo trifoje premiojn Saci, kiu estas la brazila Oscar-premio.

Elektitaj filmoj, kie estis kameraistoRedakti

  • A hipnotizált feleség (1932, mallonga filmo)
  • Erzsébet királyné (1940)
  • Machita (1943-44)
  • Az elhagyott gyerek (1946)
  • Curucu, Beast of the Amazon (1956)
  • O Lamparina (1964)
  • Pontal da Solidão (1974)

FontojRedakti