Rudolf Krchňák

ĉeĥa blinda esperantisto, instruisto de muziko
(Alidirektita el Rudolf KRCHŇÁK)

Rudolf KRCHŇÁK (naskiĝis la 3-an de aŭgusto 1905 en Brno - mortis la 9-an de januaro 1996 en Brno, Ĉeĥio) estis ĉeĥa blinda esperantisto, instruisto de muziko.

Rudolf Krchňák
Persona informo
Naskiĝo 3-an de aŭgusto 1905 (1905-08-03)
en Brno
Morto 9-an de januaro 1996 (1996-01-09) (90-jaraĝa)
en Brno
Tombo Centra Tombejo en Brno
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥio
Okupo
Okupo esperantistokomponistopublikigisto
vdr

Li naskiĝis jam kiel blindulo, tamen ĝis sia 13-a jaro li vizitis lernejon por la sanaj infanoj. Poste li transiris en blindulan instituton en Brno, post ekzamenoj daŭrigis unu jaron en la komerca lernejo, sed baldaŭ kristaliĝis lia amo al muziko kaj literaturo. Ĉe studado helpis lin ĉefe lia patrino.

En 1927 R. Krchňák faris ŝtatan ekzamenon pri kapablo instrui pianludon. Li fariĝis muzik-instruisto, komponisto, pian-agordisto. En 1935 li revenis al la blindula instituto en Brno, ĉifoje kiel muzik-instruisto, kaj dum trideko da jaroj edukis multajn blindajn muzikistojn.

En la jaroj 1930-1938 li fondis kaj redaktis gazeton „Nevidomý hudebník“ (Nevidanta muzikisto), eldonatan fare de Societo de memstaraj blinduloj. Li komponis kamerajn, vokalajn kaj instrumentajn koncertaĵojn.

En 1948 li verkis rakontojn pri la vivo de blinduloj S bílou holí (Kun blanka bastono), en kiuj li tre imprese esprimis emociojn de nevidantaj homoj kaj ilian perceptadon de la mondo.

En 1992 aperis lia libro Nevidomí známí, neznámí (Nevidantoj konataj, nekonataj), en kiu li priskribis medalionojn de multaj blindaj artistoj el la tuta mondo.

Li iniciatis proklamon de Tago de Nevidantoj la 13-an de novembro, ĉar la 13-an de novembro 1745 naskiĝis Valentin Haüy, kiu praktikis edukadon kaj laborigon de nevidantoj kiel la unua homo en la mondo.

Rudolf Krchňák estis ankaŭ entuziasma esperantisto, kontribuis al la blindula gazeto Aŭroro.

Verkoj redakti

  • Péče o nevidomé na Moravě (Zorgo pri nevidantoj en Moravio, 1946)
  • S bílou holí (Kun blanka bastono, 1948)
  • Nevidomí známí, neznámí (Nevidantoj konatoj, nekonatoj, 1992)