Malfermi la ĉefan menuon

Rudolf KAFTAN estis aŭstra-germana instruisto, poste fondinto (1917) kaj direktoro de horloĝ-muzeo en Vieno. Li naskiĝis la 13-an de aprilo 1870 en Haslach. Por Esperanto li eklaboris en 1908, estis kasisto, poste prezidento de Esperanto Grupo "Danubio". Li gvidis multajn Esperanto-kursojn, ankaŭ la unuan kurson por policanoj, kaj fondis privatan Esperanto-lernejon, kiu funkciis ĝis 1917. Persiste li laboris por la unuigo de la Esperantistoj en Vieno kaj estis prezidanto de la "Viena Unio" en la 1930-aj jaroj.

Rudolf Kaftan
Kaftan Rudolf 040 VIII. Universala Kongreso Esperantista – Albumo (cropped).jpg
Persona informo
Naskiĝo 13-an de aprilo 1870 (1870-04-13)
Morto
Lingvoj Esperanto
Profesio
Profesio esperantisto
Information icon.svg
vdr