Rudolf Pehrsson

sveda esperantisto, inĝeniero kaj komercisto

Rudolf Valfrid PEHRSSON [person] (naskiĝis la 5-an de majo 1895 en Uppsala, mortis la 22-an de julio 1975 en Stokholmo) estis sveda esperantisto, inĝeniero kaj komercisto.

Rudolf Pehrsson
Persona informo
Naskiĝo 5-an de majo 1895 (1895-05-05)
en Uppsala parish
Morto 22-an de julio 1975 (1975-07-22) (80-jaraĝa)
en Gustav Vasa parish
Lingvoj Esperantosveda
Ŝtataneco Svedio
Okupo
Okupo esperantistoinĝeniero • trader • redaktisto
vdr

Persson estis sekretario de la Sveda Esperanto-Federacio 1913–1917, kaj poste tio estrarano de tiu organizo ĝis 1930. Krome li estis kunlaboranto kaj poste sekretario de Eldona Societo Esperanto.

EdE mencias Pehrsson kiel unu el la pioniroj en la viglia esperantoklubo de Gävle. Kune kun alia tia pioniro, Werner Wahlund, li en 1913 tie fondis kaj komence redaktis la Esperanto-revuon La Espero.

Libroj redakti

  • Svensk-esperantisk parlör (sveda-esperanta frazvortaro). Stokholmo: Eldona Societo Esperanto, 1935. 72 p.
  • Hur man korresponderar med hela världen (kiel korespondi kun la tuta mondo). Stokholmo: Eldona Societo Esperanto, 1935. 48 p.
  • Sala Allehanda - Avesta Tidnings kurs i esperanto (gazeta Esperanto-kurso). Sala: Sala Allehanda, 1937. 16 p.
  • Korrespondera med hela världen. Stokholmo: Eldona Societo Esperanto, 1949. 48 p. (2-a eldono de la 1935-a libro.)

Fontoj redakti