Rudolf Tomsits [tomŝiĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tomsits Rudolf estis hungara muzikisto (plej ofte ĵazmuzikisto, trumpetisto, komponisto, instrumentadisto, tekstopoeto, orkestrestro, muziklerneja kaj altlerneja instruisto).

Rudolf Tomsits
Rudolf Tomsits (maldekstre)
Rudolf Tomsits (maldekstre)
Persona informo
Naskiĝo 12-an de majo 1946 (1946-05-12)
en Budapeŝto
Morto 11-an de junio 2003 (2003-06-11) (57-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Judit Hódos
Okupo
Okupo ĵazmuzikisto • muzikisto
vdr

Rudolf Tomsits [1] naskiĝis la 12-an de majo 1946 en Budapeŝto, li mortis la 11-an de junio 2003 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Rudolf Tomsits komencis trumetadi en sia aĝo 8 en lernejo, poste li aliĝis al pluraj ĵazorkestroj. En la aĝo 16 li iĝis profesia muzikisto en orkestro de János Gonda. Iomete li lernis muzikon private, sed li estis ĉefe memlernanto. En 1963 li estis ĵazmuzikisto en Stokholmo, kie li muzikadis ekzemple kun Jan Johannson. Inter 1964 kaj 1979 li estis trumpetisto, komponisto, instrumentadisto de distra orkestro de Hungara Radio, krome en 1964 li fondis propran kvarteton (kun György Vukán). Li ofte turneis ĉefe eksterlande kun la menciitaj orkestroj, enlande li estis kunmuzikisto de László Földes (muzikisto), Gyula Babos, Aladár Pege. En 1969 li partoprenis en Ĵazo-festivalo de Montreux. Inter 1994-1999 li instruis en la muzikarta mezlernejo, iom poste li estis docento en Muzikarta Universitato Ferenc Liszt. Li ricevis premion en 2003. Lia edzino tragike mortis pro akcidento en 1972.

Elektitaj filmaj komponaĵoj redakti

  • Bolondgombák (televida, 1968)
  • Össztánc (mallonga filmo, 1972)
  • Tinti kalandjai (televida serio, 13 epizodoj, 1987-1988)

Elektitaj ŝlagrotekstoj redakti

  • Késő bánat
  • Nekem jó így, ahogy van
  • Te vagy a lexebb
  • Tibi - tangó

Fontoj redakti

Referencoj redakti