Rudolf Ungváry [ungvAri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ungváry Rudolf estis hungara informatikisto, novelisto. Lia filo estas Krisztián Ungváry.

Rudolf Ungváry
Persona informo
Naskiĝo 11-an de novembro 1936 (1936-11-11) (87-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano Krisztián Ungváry
Okupo
Okupo ĵurnalisto • maŝinkonstrua inĝeniero • verkisto • filmkritikisto • bibliotekisto
vdr

Rudolf Ungváry[1][2] naskiĝis la 11-an de novembro 1936 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Rudolf Ungváry maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1955. Li studis en Pezindustria Teknika Universitato Mátyás Rákosi inter 1955-1957, dum li partoprenis en la hungara revolucio de 1956. Post fiasko de la revolucio li estis deportita. En la jaroj 1958 kaj 1959 li estis ferlaboristo, inter 1959–1965 li estis teknika kontrolisto kaj en 1965 li akiris diplomon laŭ koresponda lernado en Teknikuniversitato de Budapeŝto. Ekde 1965 liaj noveloj sporade aperis, inter 1967–1973 li estis kritikisto de katolika revuo. Inter 1974–1979 li estis informatikisto en instituto, ekde 1973 li havis postenon en Tutlanda Biblioteko Széchényi. Ekde 1988 li estis aktiva en la kontraŭsocialisma politiko. Ekde 1989 li instruas en 2 universitatoj. Li ricevis premiojn nur depost fino de la socialismo inter 1991-2019. Li edziĝis en 1966, lia edzino naskis 3 gefilojn.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Tezaurusz-technológia. Az információkereső tezauruszok készítésének folyamata (1979)
  • Az osztályozás alapjai. Bevezetés az információkereső nyelvek elméletébe (1982)
  • Osztaurusz. Periodika osztályozási rendszer és tezaurusz (1990)
  • A gépfegyver szálkeresztje (noveloj, 1991)
  • Könyvtári információkeresés (kunaŭtoro, 2002)
  • A láthatatlan valóság. A fasisztoid mutáció a mai Magyarországon (2014)

Fontoj redakti

Referencoj redakti