Rudolf Lábán

(Alidirektita el Rudolf von Laban)

Rudolf Lábán, laŭ hungarlingve kutima nomordo Lábán Rudolf (en Britio vaste konata Rudolf Laban) estis hungara koreografo, baletinstruisto, inventisto pri dancaj hieroglifoj (Laban Mova Analizo (LMA) aŭ Labanotation). Li estis unu el la pioniroj de la moderna danco en Eŭropo kaj unu el la plej gravaj figuroj en historio de la danco. Lia nobela antaŭnomo estis váraljai, lia persona nomvarianto estis Rezső [reĵO].

Rudolf Lábán
Rudolf Lábán
Rudolf Lábán
Persona informo
Naskonomo Lábán Rudolf Rezső
Naskiĝo la  15-an de decembro 1879(nun 1879-12-15)
en Hungario Pozsony (Aŭstrio-Hungario, Hungara reĝlando)
Morto la 1-an de julio 1958
en Hungario Weybridge (Britio)
Tombo Weybridge Cemetery
Lingvoj germanaanglahungara
Loĝloko Anglio
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Nacia Altlernejo de Belartoj
Familio
Infanoj Azra von Laban • André Perrottet von Laban
Okupo
Okupo koreografo • baleta dancistodancisto • teatrologo
vdr

Rudolf Lábán [1] naskiĝis la 15-an de decembro 1879 en Pozono (Aŭstrio-Hungario, Hungara reĝlando), li mortis la 1-an de julio 1958 en Weybridge (Britio).

Biografio redakti

Rudolf Lábán pasigis sian infanaĝon en Pozsony, Vieno, Sarajevo kaj Mostar. En 1896 li jam fondis dancogrupon en sia naskiĝurbo. Inter 1900 kaj 1907 li lernis en Parizo artojn, dancon, arkitekturon, scenarion. Dum la studentaj jaroj li estis anoncisto en kabaredo Moulin Rouge. Li instruis dancon ekde 1907 en Vieno, en 1910 en Munkeno kaj Ascona li fondis lernejon pri danco-baleto, en 1915 en Zuriko lernejon pri koreografio. Inter 1923–1925 li estis baletestro en Hamburgo, inter 1930-1934 en Berlino.

 
Rudolf Lábán (meze)
 
Dancaj hieroglifoj de Rudolf Lábán

Lia metodo disvastiĝis en Eŭropo (ankaŭ en Hungario), tiaj danclernejoj funkciis proksimume resume dudek. Li iniciatis tri dancokongresojn en 1927, 1928 kaj 1930, sed en 1937 pro la naziismo li translokiĝis al Britio, kie li daŭrigis la laboron pri la danca teorio. Li kreis la "idealan" rondforman baletan teatron. Ekde 1942 li vivis en Manĉestro, ekde 1953 apud Londono.

Inter la studentoj, amikoj kaj partneroj de Lábán estis Mary Wigman, Kurt Jooss, Lisa Ullmann, Albrecht Knust, Lilian Harmel, Sophie Taeuber-Arp, Hilde Holger, Gertrud Kraus, Gisa Geert, Warren Lamb, Elizabeth Sneddon, kaj Yat Malmgren.

Esenco de lia laboro estas, ke ke forto kiel dominas en la movo, kiu estas karakterizita per pezo, tempo, spaco kaj fluado.

Elektitaj koreografaĵoj redakti

  • Gaukelei
  • Prometheus
  • Don Juan

Elektitaj libroj redakti

  • Die Welt des Tänzers (1920)
  • Choreographie (1926)
  • Schrifttanz (1929)
  • Ein Leben für den Tanz (1935)
  • Principles of Dance and Movement Notation (1956)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti