Rudolph von Langen

Rudolf von Langen (1438-1519) (* Everswinkel, en la 1438 - Münster, en la 25-a de decembro 1519) estis kanoniko, latina poeto, edukisto kaj humanisto. Rudolfo helpis enkonduki la humanismajn ideojn en urbo Münster.

Rodolphus Langius
(1438-1519)
"Urbis Hierosolym[a]e, Templiq[ue] in ea origo" verko eldonita en (1517) de Rudolf von Langen (1438-1519)
"Urbis Hierosolym[a]e, Templiq[ue] in ea origo" verko eldonita en (1517) de Rudolf von Langen (1438-1519)
Persona informo
Naskiĝo 1438
en Everswinkel,  Germanio
Morto 25-a de decembro 1519
en Münster,  Germanio
Lingvoj germanalatina
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato de Erfurto
Okupo
Okupo kanoniko • humanisto • verkisto • teologo • filologo • kanoniko
vdr

Biografio redakti

Li edukiĝis en Deventer, en la lernejo de Thomas a Kempis, kune kun Rudolfo Agricola (1443-1485)[1], Aleksandro Hegius (1439-1498)[2][3], Anton Liber de Soest (1450-1508)[4], Grafo Maurice von Spielenberg, kaj Ludwig Dringenberg (1410-1477)[5].

En 1456, li enmatrikuliĝis en la Universitato de Erfurto, kaj ricevis la gradon de Bakalaŭro pri Artoj en 1459, kaj tiu de Majstro pri Artoj en 1460. Sed antaŭ tio, li fariĝis kanoniko de la katedralo de Münster, kaj preposto de la malnova katedralo en 1462. En 1466, li iris al Romo, por partopreni en la balotado de iu episkopo. Reirante al Münster li fariĝis la centro de la beletra vivo, same kiel de la humanismaj klopodoj, kaj li ĉirkaŭiĝis de grupo da similaj gustoj. Li havis bonan klasikan bibliotekon, kiun li metis je alies dispono. Hermann von dem Busche (1468-1534)[6], kiu estonte fariĝus elstara humanisto, estis unu el liaj lernantoj, al kiu li transpasis sian amon pri la klasika beletro. En 1500, li transformis la lernejon de la katedralo en humanisman institucion, konsideritan la plej bona post tiu de Deventer. La kursoprogramado alteriĝis, kaj aliaj instruistoj estis kunvokitaj. La lernejo multe ŝuldis al la subrektoro, Johannes Murmellius (1480-1517)[7], grava nederlanda humanisto, tiamaniere ke ties floranta kondiĉo kaj grandega influo, atingis la regionojn de Ŝlesvigo kaj Pomeranio, altirante sennombrajn erudiciulojn. Rudolfo mortis en Münster, la tombo de Langen laŭdas lin kiel la patrono de la erudiciularo kaj amikoj de la malriĉuloj.

Verkoj redakti

Langen verkis poemon pri la detruado de Jerusalemo, kiu, bedaŭrinde, ne konserviĝis, krom alian prozverkon, kiu estis publikigata en Deventer ĉirkaŭe de 1485. En 1486, la unua presejo en Münster, kiu apartenis al Johann Limberg, presigis liajn poemojn. En 1493, li publikigis la poemon

  • Rosarium beatissimae virginis gloriosissimaeque dei matris Mariae; ĉirkaŭ 1494 epitafon pri Alberto la Granda, kaj la
  • Horae de sancta cruce, en 1496

Lia poeziaro ne estis esence sukcesa.

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

 Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj