Eble vi serĉas Rudoltice, parton de municipo Sobotín en distrikto Šumperk.

Municipo Rudoltice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, 5 km sudokcidente de urbo Lanškroun. Vivas ĉi tie 1 982 loĝantoj (2023).

Rudoltice
germane Rudelsdorf
municipo
Vido al Rudoltice
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Rudoltice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Lanškroun
Historiaj regionoj Bohemio, Sudeta ĵupo
Montaro Suborlica montetaro
Fervojstacio Rudoltice v Čechách
 - fervojlinio n-ro 270
Rivero Lukávka
Situo Rudoltice
 - alteco 375 m s. m.
 - koordinatoj 49° 54′ 03″ N 16° 33′ 59″ O / 49.90083 °N, 16.56639 °O / 49.90083; 16.56639 (mapo)
Katastro 15,91 km² (1 591 ha) Rudoltice u Lanškrouna
Loĝantaro 1 982 (2023)
Denseco 124,58 loĝ./km²
Fondo 13-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 561 25
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 580848
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Rudoltice
Retpaĝo: www.rudoltice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

Rudoltice, germane nomita Rudelsdorf, estis fondita de germanaj koloniistoj en la 13-a jarcento. Temis pri tipa huba vilaĝo, pro tio ĝi estas relative longa kaj nemulte larĝa. Nomo de la vilaĝo povis esti derivita de nomo de la lokigisto, aŭ kune kun nomo de proksima Albrechtice ĝi povis esti esprimo de lojalaĵo de nobela familiaro Drnholec al Habsburgoj Rudolf (1273-1291) kaj Albrecht (1298-1308). Ekzistis ankaŭ aliaj nomoj de la vilaĝo: Rudolphi villa (latina nomo), Rudelsdorf, Rudlstof, Kraabesn a Kraabeszwecka.

La unua skriba mencio pri la vilaĝo estas en akto de la reĝo Venceslao la 2-a el la jaro 1304, per kiu li donacas al klostro en Zbraslav krom sinjorejo Lanšperk ankoraŭ sinjorejon Lanškroun. Kun la sinjorejo Lanškroun-Lanšperk estis Rudoltice ligitaj dum tuta mezepoko. Posedanto de ĝi estis familiaro Kostka el Postupice, familiaro Pernštejn kaj Hrzanoj el Harasov. Post batalo sur Blanka monto la sinjorejon akiris familiaro Lichtenštejn, kiu post la jaro 1628 okazadis perfortan rekatoligadon de la regiono. En la tridekjara milito ankaŭ Rudoltice ege suferis. Ekzemple en la jaro 1645 venis ĉi tien svedoj, ŝtelis de la loĝantoj brutaron kaj postulis elaĉetmonon. La samon faris post kelkaj monatoj imperiestraj kroatoj.

 
Stacidomo Rudelsdorf

En la jaro 1845 komenciĝis transporto sur nova fervoja linio inter Olomouc kaj Česká Třebová kun haltejo en Rudoltice, pli poste stacidomo. En la jaro 1885 estis konstruita loka fervoja linio el Rudoltice al Lanškroun.

De la 1-a oktobro 1938 sekve de Munkena interkonsento estis la regiono almembrigita al t.n. Sudeta ĵupo kaj nazia Germanio. Post la dua mondmilito estis la germana loĝantaro ellandigita kaj en liberigitajn bienojn kaj domojn venis ĉeĥaj koloniistoj. Tiuj en iam nova medio bone adaptiĝis, pri sia vilaĝo bone zorgas kaj ankaŭ certigas ĝian disvolvon. Pri tio atestas ekesto de nova vilaĝa kvartalo sub Zámecký vrch (Kastela monteto), konstruo de industria areo apud la ŝoseo n-ro 43 kaj pli ol duobliĝo de nombro da loĝantoj en lastaj dek jaroj.

 
Nova kastelo apud Rudoltice, gravuraĵo de J. A. Delsenbach

Memorindaĵoj redakti

Konstruo de Nový zámek redakti

Familiaro de Liĥtenŝtejnidoj setlis en Lanškroun en kastelo, kiu ekestis el estinta monaĥejo de aŭgustenanoj, ne estis sufiĉe reprezentebla kaj ne estis sufiĉa por moderna komforta loĝado. Pro tio en la jaroj 1698 - 1712 princo Hans Adam la 1-a el Lichtenštejn konstruigis novan kastelon sur Zámecký vrch (Kastela monteto) en Rudoltice t.n. Nový zámek (Novan kastelon) laŭ planoj de Dom. Martinelli. Bedaŭrinde en la jaro 1714 incendio la belegan konstruaĵon neniigis. En la jaro 1718 ĝi estis denove konstruita sed ankoraŭ nefinita konstruaĵo forbrulis duafoje. Nun staras nur fragmento de la kastelo - nordokcidenta trietaĝa rizalito sur oblonga situo kun rondigita angulo kaj spirala ŝtuparo.

 
Interioro de la preĝejo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo

Preĝejo redakti

Empira preĝejo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo estas granda ununava konstruaĵo kun ortangula presbiterejo, kun sakristio sur norda flanko kaj kun turo super la okcidenta fronto. La vandoj estas membrigitaj per zonaj rustikaĵoj. La presbiterejo estas volbita per plataĵo, en la navo estas barela volbo kun segmentoj sur zonoj sur pilastoj. Masonita ĥorejo sur du pilieroj estas subvolbita per plataĵo. La fenestroj estas larĝaj kun segmentoj.

La ekipaĵo estas el la 19-a jarcento de J. Bartoš. La ĉefaltaro estas portala kun statuoj de Sankta Joaĥimo kaj Sankta Anna, bildo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo signita "Wigen 1815". Flanka altaro de Nemakulita koncipo kun statuo de Nemakulita el la jaro 1822, la predikejo el la jaro 1813 estas ornamita per statuetoj. En la presbiterejo estas statuo de Sankta Anna.

Paroĥestrejo redakti

La paroĥestrejo estas el la jaro 1794, duetaĝa.

Statuoj redakti

  • Humilejo apud la vojo al Ostrov estas el la jaro 1696,
  • Sankta Johano Nepomuka en la vilaĝo estas el 1737,
  • krucifikso kun genuanta Maria Magdalena antaŭ la preĝejo el la jaro 1741,
  • kruco apud la ŝoseo al Lanškroun el 1769,
  • ŝtona Madono sur soklo kun figura reliefo troviĝas antaŭ la paroĥestrejo kaj estas el la jaro 1775,
  • statuaro de Pieto apud la ŝoseo el Ostrov el la jaro 1800,
  • kruco apud la ŝoseo el Damníkov el 1800,
  • ŝtona statuaro de Sankta Triunuo apud la vojo el Ostrov (1807),
  • Madono apud la vojo al la kastelo estas el la dua duono de 18-a jarcento.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 244
18801 152
18901 065
19001 084
19101 125
19211 086
JaroLoĝantoj
19301 053
1950757
1961763
1970744
1980914
1991867
JaroLoĝantoj
2001922
20141 809
20161 849
20171 859
20181 879
20191 915
JaroLoĝantoj
20201 933
20211 846
20221 941
20231 982

Literaturo redakti

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.