Rudyard KIPLING [REDjerd KIPling] (naskiĝis la 30-an de decembro 1865 en Bombajo, Barato; mortis la 18-an de januaro 1936 en London) estis brita aŭtoro de poezio kaj prozo, gajninto de la Premio Nobel de Literaturo en 1907.

Rudyard Kipling
Nobel-premiito
Persona informo
Joseph Rudyard Kipling
Naskonomo Joseph Rudyard Kipling
Naskiĝo 30-an de decembro 1865 (1865-12-30)
en Mumbajo,  Brita Hindio
Morto 18-an de januaro 1936 (1936-01-18) (70-jaraĝa)
en Londono
Mortis per ulcero vd
Tombo Abatejo Westminster vd
Etno Angloj vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater United Services College vd
Subskribo Rudyard Kipling
Familio
Patro John Lockwood Kipling vd
Patrino Alice MacDonald Kipling vd
Gefratoj Alice Macdonald Fleming • John Kipling vd
Edz(in)o Caroline Starr Balestier vd
Infanoj John Kipling • Elsie Bambridge • Josephine Kipling vd
Parencoj Catherine Pullein vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto • romanisto • milita ĵurnalisto • verkisto de porinfana literaturo • aŭtobiografo • scenaristoĵurnalisto • sciencfikcia verkisto vd
Laborkampo literaturo • kreiva kaj profesia verkado • ĵurnalismopoeziovojaĝa literaturo • literaturo por infanoj kaj junuloj vd
Aktiva dum 1886–1932 vd
Verkado
Verkoj La libroj de ĝangaloj ❦
Kim ❦
Se – ❦
The Second Jungle Book ❦
Just So Stories ❦
Gunga Din vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li verkis multe por infanoj, sed liaj verkoj estas poezie tiel fortaj, ke ilin legas ankaŭ plenkreskuloj. Lia plej fama figuro estas Moŭgli, knabo edukita de lupoj, do parenco de Tarzano edukita de goriloj (verkis Edgar Rice Burroughs).

Stilo redakti

La rakontoj de Kipling akiris popularecon danke al lia eksterordinara kapablo kiel natura rakontanto. Karakteriza por liaj rakontoj estas la romantika aŭro de liaj ĉefroluloj kaj la aventuraj rakontoj, kiuj okazas en ekzotaj landoj por la okcidenta leganto. En siaj infanaj rakontoj, kiuj tre sukcesis kaj ankoraŭ sukcesas, Kipling montras simpation al la mondo de infanoj kaj samtempe satiran aliron al la mondo de plenkreskuloj. Kipling estis pioniro en portretado de bestoj kiel roluloj en porinfana literaturo.

La poezio de Kipling, kiu havis ordan rimon, eble perdis sian belecon en la okuloj de literaturrecenzistoj kaj poeziemuloj, sed restis tre populara ĝis hodiaŭ inter la ĝenerala publiko. La kanto "Se" (esperanta) estas aparte konata, kiun la ĝenerala angla publiko elektis en 1995 kiel la plej konata kaj plej amata kanto en la angla lingvo.

Verkoj redakti

  • The Light that Failed (1890)
  • The Barrackroom Ballads (1892)
  • The Seven Seas (1892)
  • The Jungle Book (1894)
  • The Second Jungle Book (1895)
  • Captains Courageous (1897)
  • Kim (1901)
  • Just So Stories for Little Children (1902)
  • Puck of Pook Hill (1906)
  • Rewards and Fairies (1910)

En Esperanto aperis redakti

Eksteraj ligiloj redakti