Rufabrusta perdriko

La Rufabrusta perdrikoSiĉuana perdriko (Arborophila rufipectus) estas mezgranda birdo de la familio de Fazanedoj de la ordo de Kokoformaj kaj subfamilio de Perdrikenoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Rufabrusta perdriko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Arborophila
Specio: A. rufipectus
Arborophila rufipectus
(Boulton, 1932)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi troviĝas nur en tre malgranda teritorio de centrasuda Ĉinio (Siĉuano). Ties natura habitato estas moderklimataj arbaroj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.

Aspekto redakti

Tiu specio estas 28-30.5 cm longa kaj estas tipa, ĝenerale grizbruna, perdriko kun distingila bildaro en kapo kaj brusto, tio estas, montras tre rimarkindan kapobildon konsista je ruĝecbruna krono, blankaj frunto kaj subkrona strio, nigraj beko, brido kaj traokula zono al vizaĝo kie videblas klare markata ruĝecoranĝa makulo en orelareo, mustaĉa blanka strieto kaj blanka gorĝareo kun nigreca strieco. La brusto estas tre markata ruĝecbruna (rufa) strizono, kio nomigas la specion kaj en la komuna nomo kaj en la latina scienca nomo. La resto de subaj partoj estas blankecaj kun brunaj strioj en flankoj. La dorso estas brunstrieca kaj la flugiloj malhelbrunaj. La vosto estas tipe tre mallonga.

La ino estas simila, sed iom pli senkolora. Similaj specioj estas la Montoperdriko, Bambusicola fytchii, kaj la Ĉina bambuperdriko, B. thoracica, kiuj estas pli grandaj, pli longvostaj kaj havas distingajn diferencajn kapobildojn kaj brustojn.

La voĉo estas teritoria alvoko (ofte elsendata kiel pardueto) estas trenata serio de laŭtaj, ascendaj fajfoj, ripetataj regule.

Habitato redakti

Ĵusa prisesplorado en la Natura Rezervejo Laojunŝan trovis, ke tiu specio loĝas en duarangaj nubarbaroj larĝafoliaj, ĉefe miksita kun ĉiamverdaj kaj deciduaj, je 1,100-2,250 m. sed ne en setlejoj, koniferaj plantejoj aŭ farmoj.[1] La sama studo trovis, ke la birdoj tipe loĝas inter 1400 kaj 1800 m super marnivelo en rezervejo, kaj ĉefe ĉe milda deklivaro ĉe akvofontoj.

Por manĝado ili preferas neĝenatajn, fermokanopeajn arbarojn kun malferma arbargrundo, disa bambuo kaj humida mortinta foliaro.

Statuso kaj konservado redakti

La Siĉuana perdriko estas listita kiel Endanĝerita en la IUCN Ruĝa Listo[2].

Studocensoj de 1996 kaj 1997 ĉirkaŭkalkulis densecojn de 0.48 kaj 0.24 alvokantaj maskloj por km², respektive. La totala areo de taŭga habitato ene de ties konata teritorio estis tiam ĉirkaŭkalkulata je 1,793 km², kaj sur la bazo de la denseco konstatita, kaj se ĉiu alvokanta masklo reprezentas unu paron, la totala populacio estis ĉirkaŭkalkulata je 860-1,722 birdoj. Tamen post tiam la specio estis konstatita ĉe kelkaj novaj lokoj en la Naturrezervejo de Laojunŝan kun densecoj de 4.24 ± 0.6 individuoj por km².[3]

Referencoj redakti

  1. Liao WB, Fuller RA, Hu JC, Li C (2008). “Habitat use by endangered Sichuan Partridges Arborophila rufipectus during the breeding season.”, Acta Ornithologica 43, p. 179–184. doi:10.3161/000164508X395298.  DownloadPDF
  2. IUCN2007, BirdLife International, 2007, Francolinus rufipectus, konsultita la 20an de julio 2007.
  3. BirdLife International

Eksteraj ligiloj redakti