Schwarzhäusern

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Rufshausen)

Schwarzhäusern estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Aarwangen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Supra Argovio en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 480 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Schwarzhäusern
Blazono de Schwarzhäusern
Blazono de Schwarzhäusern
Blazono de Schwarzhäusern
Schwarzhäusern
Schwarzhäusern
Schwarzhäusern
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Supra Argovio
Malnova distrikto ĝis 2009 Aarwangen
Koordinatoj  47° 15′ 15″ N 7° 46′ 0″ O / 47.25417 °N, 7.76667 °O / 47.25417; 7.76667 (mapo)Koordinatoj: 47° 15′ 15″ N 7° 46′ 0″ O / 47.25417 °N, 7.76667 °O / 47.25417; 7.76667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 480
Areo 3,79 km²
Alteco 427 m super marnivelo
Poŝtkodo 4911
Komunumkodo 0341
Mapo de Schwarzhäusern
Mapo de Schwarzhäusern
Mapo de Schwarzhäusern
vdr

Geografio redakti

Schwarzhäusern situas en la Svisa Mezlando ĉe la norda bordo de la rivero Aro, rekte vid-al-vide de la Kastelo Aarwangen. La komunumo konsistas el la vilaĝo Schwarzhäusern kaj la setlejoj Grossweier (en nordo ĉe la limo al Wolfwil sur alteco de 433 m s.m.), Moosbach (rekte norde de la ĉefa vilaĝo kaj ligita kun ĝi), kaj Rufshausen (en sudoriento ĉe la bordo de la rivero sur alteco de 417 m s.m.).

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,79 km², de kiuj 33,8% estas kovritaj de arbaro, 52,0% servas por agrikulturo kaj 10,3% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Schwarzhäusern limas en nordo al Kestenholz (SO), en nordoriento al Wolfwil (SO), en oriento al Wynau, en sudo al Aarwangen, en sudokcidento al Bannwil, kaj en okcidento al Niederbipp.

Trafiko redakti

Tra Schwarzhäusern pasas la kantona vojo 1438 de Wolfwil al Aarwangen. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas en distanco de proksimume 4 kilometroj okcidente apud Niederbipp. Sur la teritorio de la komunumo Schwarzhäusern ne troviĝas konekto al la publika tranpsortreto. Sed la tramphaltejo Kastelo Aarwangen ĉe la mallarĝŝpura trajnlinio de Niederbipp al Langenthal situas nur kelkajn paŝojn de la komunuma limo.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Schwarzhäusern datiĝas el la jaro 1677 kiel Schwartzenheüßeren. Ĝis post mezepoko la komunumo nomiĝis kiel la setlejo Rufshausen, kiu unuan fojon jam estis menciita en la jaro 1100 kiel Rudolfshausen. La bienoj kaj supozeble ankaŭ la malalta jurisdikcio dum mezepoko apartenis al la Voktejo Aarwangen, kun kies centro ĝi estis konektita per ponto. Kun Aarwangen ĝi fariĝis en la jaro 1432 havaĵo de la urbo Berno. Ĉar Rufshausen apartenis al la paroĥo Niederbipp, ĝi estis de Berno kaj Soloturno atribuita al la bern-soloturna Senjorujo Bipp, kiu en la jaro 1463 estis komplete atribuita al Berno. Per la Helveta Revolucio de la jaro 1798 Schwarzhäuser estis atribuita al la distrikto Wangen, kies parto ĝi restis ĝis 1871. En la jaro 1872 ĝi estis atribuita al la distrikto Aarwangen, kiu kun efiko de la 1-a de januaro 2011 estis integrita al la administra distrikto Supra Argovio.[2]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti