Ruhr-ribelo

(Alidirektita el Ruhr-Ribelo)

La Ruhr-LeviĝoMartoribelo estis ribelo de laboristoj de la Ruhr-Regiono en marto de 1920. La leviĝo okazis komence por la rebato de la dekstrema puĉo de Kapp je la 13-a de marto 1920; ĝin subtenis larĝa spektro da politikaj grupoj, kiuj surloke estis tre malsamaj.[1] Pli malfrue tamen maldekstremaj laboristoj alstrebis la celon de la „akiro de la politika potenco per la diktatoreco de la proletaro“. Post la fino de la Kapp-Puĉo la regna registaro subpremigis la transdaŭran Ruhr-Leviĝon fare de Reichswehr kaj dekstremaj militbandoj.

Vojo de la Ruĝa Ruhr-Armeo, de la 17-a ĝis 23-a de marto 1920

Historio redakti

Kapp-Puĉo redakti

La 13-an de marto 1920 dekstremaj Freikorps, militbandoj, kiujn la registaro de la Vajmara Respubliko ĝis tiam kaŝe subtenis, sed nun minacis malfondi, enmarsis en Berlinon. La „provizora Reichswehr“ rifuzis al la laŭleĝa registraro ĝian protekton, pro kio tiu ĉi fuĝis el la urbo, kaj la puĉintoj deklaris Volfgangon Kapp regna kanclero. Kapp tamen, pro la rifuzo de la ministreja oficistaro, ne povis estri efektivan registaron kaj – post kiam ankaŭ la sindikatoj deklaris la ĝeneralan strikon kontraŭ la puĉo, rezignis la 17-an de marto 1920. La ĝenerala striko oficiale finiĝis la 22-an de marto.

Kontraŭmovado kaj leviĝo redakti

En la Ruhr-Regiono la 13-an de marto okazis unuaj manifestacioj, ekzemple de 20.000 homoj en Bochum. Samtempe kun la Kapp-Puĉo la 14-an de marto 1920 en Elberfeld (nun parto de Wuppertal) okazis renkontiĝo de reprezentantoj de KPD, USPD kaj SPD. La maldekstremaj laboristopartioj decidis spontane ligon kontraŭ la puĉintoj. SPD, USPD kaj KPD verkis komunan vokon por la „akiro de la politika potenco fare de la diktatoreco de la proletaro“.

Sekve de ĉi tiu deklaro kaj kadre de la ĝenerala striko kelkaj laboristoj provis transpreni la regopotencon sur regiona nivelo. En la pli grandaj urboj spontane formitaj surlokaj „efektivigo-konsilantaroj“ transprenis la politikan potencon. Tiujn ĉi plejparte superregis la USPD, ankaŭ la KPD ĉeestis. Sed ankaŭ la anarĥi-sindikatisma Freie Arbeiter-Union Deutschlands (FAUD) estis reprezentata. Formiĝis armeo el laboristo-soldatoj, kiu kontrolis la urbojn. La Ruĝa Ruhr-Armeo, kies forton oni taksis laŭ la pli malfrue fordonitaj pafiloj je proksimume 50.000 soldatoj, sukcesis venki la armitajn fortojn de registaro kaj burĝaro en la Ruhr-Regiono.

La 17-an de marto 1920 taĉmentoj de la Ruĝa Ruhr-Armeo atakis ĉe Wetter antaŭgvardion de la Freikorps Lichtschlag sub kapitano Hasenclever, kiu estis sin montrinta je pridemandado kiel ano de la nova registraro Kapp. Ili kaptakiris la pafilegojn, kaptoprenis 600 anojn de la Freikorps kaj okupis Dortmund. La 20-an de marto 1920 en Essen formiĝis la ĉefa konsilantaro de la laboristo-konsilantaroj, kiuj transprenis en partoj de la Ruhr-Regionon la potencon. Ankaŭ en Hagen ekzistis centralo. La 24-an de marto la Ruĝa Ruhr-Armeo atakis la citadelo je Wesel. La ultimaton de la registaro re-enoficiĝinta, rezigni ĝis la 30-a de marto resp. la 2-a de aprilo strikon kaj leviĝon, la laboristo-konsilantaroj ne konsideris.

La provo, pacigi la konflikton per traktado en la tiel nomata interkonsento de Bielefeld fiaskis finfine pro la propradecida procedo de la regiona komandanto en la armedistrikto 4, generalleŭtenanto Oskar von Watter.

La konsekvenco estis denova proklamo de ĝenerala striko. Tiun subtenis pli ol 300.000 ministoj (proksimume 75 elcentoj de la laboristaroj). La leviĝo enmanigis ankaŭ la urbojn Duseldorfo kaj Elberfeld al la laboristoj. Ĝis la fino de marto la tuta Ruhr-Regiono estis konkerita.

La partoprenaj ribeluloj, ofte soldatoj dum la Unua Mondmilito, eĉ ricevis salajron de la laboristo-konsilantaroj. Ili operaciis ofte en malgrandaj grupoj, kiuj formoviĝis per bicikloj. La laboristo-soldatoj ankaŭ sieĝis la iaman fortikaĵon en Wesel, sed la Ruhr-Armeo suferis tie sian unuan malvenkon.

La strukturo de la Ruĝa Ruhr-Armeo estis same kiel la politikaj postuloj de la unuopaj laboristo-konsilantaroj tre diversspecaj kaj spertis oftajn ŝanĝojn. Entute estas konstatebla forta niveldiferenco deoriente-okcidenten. La orienta Ruhr-Regiono superregata de la USPD organizis kaj armis sin pli frue, subtenis tamen ne daŭrigon de la armitaj aktivecojn kontraŭ la denove agokapabla regna registaro. Kontraste en la okcidenta Ruhr-Regiono superregata de la sindikatistoj prokrastiĝis la mobilizo, la daŭrigo kiel leviĝo tamen pli malfrue trafis sur pli granda simpatio.

Subpremo de la ribelo redakti

 
Reichswehr kaj mortpafitaj anoj de la Ruĝa Ruhr-Armeo, 2-an de aprilo 1920 en Möllen ĉe Duisburg

Fine de marto 1920 taĉmentoj de la Reichswehr enmarŝis en la Ruhr-Regionon, por subpremi la ribelon. Interese, ke inter ili ankaŭ troviĝis taĉmentoj, kiuj tagojn antaŭe estis subtenantaj la puĉon[2], ekzemple la mararmea brigado von Loewenfeld aŭ la libera korpuso Aulock.[3]

Ŝirmate de la regna registaro generalo von Watter komencis ekde nordo subpremi la ribelon. Lia stabo estris laŭ komisio de la regna registaro ekde Monastero la internan militon en la Ruhr-Regiono, dum kiu la taĉmentoj de Reichswehr kaj liberaj korpusoj frakasis la Ruĝan Armeon en la Ruhr-Regiono.

Jam la 23-an de marto en la ĉirkaŭaĵo de Hamm kolektiĝis la brigado 21 de la Reichswehr sub la komando de Franz Ritter von Epp en dispono-pozicioj. La 31-an de marto la Reichswehr mortpafis en Hamm-Herringen kaj ĉe la karbominejo Radbod en Bockum-Hövel la unuajn ribelantojn. Sanktan Ĵaŭdon, la 1-an de aprilo, je la tagmezo partoj de la korpuso Epp kaj de la Ruĝa Ruhr-Armeo kunpuŝiĝis en sanga batalo ĉe Pelkum. La 2-an de aprilo la registaraj trupoj antaŭeniris ekde Pelkum plue okcidenten en direkto al Bergkamen-Rünthe, mortigante dum la unuaj apriltago 150 ĝis 300 laboristojn kaj laboristo-sanitaristinoj. La antaŭenmarŝon de la trupoj de la Reichswehr akompanis domotraserĉadoj, senarmigoj, milittribunaloj kaj amasaj arestadoj. La 6-an de aprilo la Reichswehr entrudiĝis en Dortmund.[4][5]

Sekvis mortjuĝoj same kiel amasaj mortpafadoj. Kiu dum la arestado estis armita, estis mortpafita – ankaŭ vunditoj. La 3-an de aprilo 1920 regna prezidanto Friedrich Ebert malpermesigis la milittribunalojn, por eviti la plej malbonan, sed nur la 12-an de aprilo generalo von Watter malpermesis al siaj soldatoj „kontraŭleĝan konduton“. Malgraŭ tio ankoraŭ tagojn poste (supozataj) soldatoj de la Ruĝa Ruhr-Armeo estis "mortpafitaj dum la fuĝo".[6][7]

Nur ĉe la rivero Ruhr la Reichswehr haltis, ĉar la britaj okupotrupoj pro vundado de la Traktato de Versajlo minacis okupi la Bergisches Land.

Memoro redakti

Multaj el la ribelintoj, kiuj perdis sian vivon dum la bataloj, estis enfosataj en amastomboj.[8] Por ili oni starigis multajn honortombojn, ĉe kiuj oni memorigis pri la viktimoj en la 1920-aj ĝis 1933. En tiu ĉi jaro la nazioj akiris la potencon kaj komencis detruigi multajn el ĉi tiuj tomboj. Nuntempe ankoraŭ en Bochum-Werne, Herne kaj Wuppertal okazas foje memorsolenaĵoj.

Jen listo de honortomboj kaj memortabuloj en la Ruhr-Regiono kaj en la rejnlanda-vestfalia industriregiono:

  • Honortombo, tombejo Wiescherstraße en Herne
  • Memorŝtono por la viktimoj en Bochum-Laer (iama tombejo, nun Parko Dannenbaumstraße)
  • Memorŝtono por la viktimoj sur la tombejo en Bochum-Werne
  • Memortabuloj el la 1930-aj kaj 1980-aj jaroj ĉe la Akvoturo sur la monteto Steeler Berg en Essen
  • Memortabulo sur la sudokcidenta tombejo en Essen
  • Honortombo kaj memorŝtono por la viktimoj en Haltern (sur la arbara tereno Haard, sude de Haltern)
  • Honortombo sur la suda tombejo en Gelsenkirchen
  • Honortombo sur la okcidenta tombejo en Oberhausen
  • Honortombo sur la tombejo Bottrop-Kirchhellen
  • Memormonumento por la murditaj laboristoj de la Ruĝa Ruhr-Armeo en Dortmund sur la Norda Tombejo
  • Honortombo sur la tombejo en Dinslaken (Flurstraße)
  • Memorŝtono sur amastombejo en Haard, Hünxe-Bruckhausen
  • Honortombo sur la tombejo je Duisburg-Walsum
  • Honortombo kun statuo sur la Remberg-Tombejo en Hagen
  • Memortabulo ĉe la stacidomo de la urbo Wetter (Ruhr) pro la tie okazintaj bataloj.
  • Tombo por la batalantoj mortintaj en Wetter sur la tombbejo de Wetter
  • Honortombo en Witten-Bommern
  • Memortabulo en Hamm-Pelkum ĉe la loko de la mortpafadoj
  • Honortombo sur la tombejo je Hamm-Pelkum
  • Honortombo sur la tombejo je Hamm-Wiescherhöfen
  • Honortombo kun statuo sur la tombejo je Bergkamen
  • Memorŝtonoj por du amastomboj en la Haard ĉe Olfen-Eversum
  • Memorŝtonoj kaj -tabulo sur la Honortombejo je Elberfeld en Wuppertal

Honorado de liberkorpusanoj:

  • Honorloko en Essen por anoj de la liberaj korpusoj kaj de la Reichswehr same kiel policanoj, inaŭgurita de la nazioj
  • Honorloko kaj -tombo por mortintaj policanoj, sudokcidenta tombejo, Essen
  • Honorloko por la mortintoj de la libera korpuso Loewenfeld, tombejo Bottrop-Kirchellen
  • Nomado de la Loewenfeldstraße, Bottrop-Kirchhellen

Filma okupiĝo pri la temo redakti

La DEFA produktis en la jaro 1967 dupartan televidfilmon, kiu sin apogas sur la romano "Brennende Ruhr" [Brulanta Ruhr] de Karl Grünberg. Ekde 2011 ĉi tiu filmo estas noveldonita kaj surmerkatigata. La televidstacio NDR sendis en 1979 filman dokumentaĵon de 45 minutoj fare de d-ro Heiner Herde pri la Ruhr-Leviĝo kaj la Ruĝa Ruhr-Armeo. Tiu ĉi ne nur priskribas la okazintaĵojn, ankaŭ samtempaj atestantoj – burĝa raportisto kaj anarĥia-sindikatisma ministo – priskribas siajn travivaĵojn.

Literaturo redakti

  • Erhard Lucas: Märzrevolution 1920. 3 volumoj. Verlag Roter Stern, Frankfurto ĉe Majno 1973–1978, ISBN 3-87877-075-8, ISBN 3-87877-064-2, ISBN 3-87877-085-5.
  • Diethart Kerbs: Die Rote Ruhrarmee März 1920. Nishen, Berlino 1985, ISBN 3-88940-211-9.
  • Karl Grünberg: Brennende Ruhr. (romano), RuhrEcho, Bochum 1999, ISBN 3-931999-03-3.
  • Hans Marchwitza: Sturm auf Essen, Die Kämpfe d. Ruhrarbeiter gegen Kapp, Watter u. Severing. (romano) Berlin : Internationaler Arbeiter-Verlag 1930. Der rote Eine-Mark-Roman ; volumo 1
  • Adolf Meinberg : Aufstand an der Ruhr. (paroladoj kaj traktaĵoj), eldonitaj de Hellmut G. Haasis kaj Erhard Lucas, Verlag Roter Stern, Frankfurto ĉe Majno 1973, ISBN 3-87877-060-X.
  • Kurt Kläber: Barrikaden an der Ruhr. (rakontoj), kun biografia noto de Theo Pinkus, Verlag Roter Stern, Frankfurto ĉe Majno 1973
  • George Eliasberg: Der Ruhrkrieg von 1920. Schriftenreihe des Forschungsinstituts der Friedrich-Ebert-Stiftung. Neue Gesellschaft, Bonn/Bad Godesberg 1974, ISBN 3-87831-148-6.
  • Hans Spethmann: Die Rote Armee an Ruhr und Rhein. 3-a eldono. Hobbing, Berlino 1932.
  • Klaus Tenfelde: Bürgerkrieg im Ruhrgebiet 1918 bis 1920. In: Karl-Peter Ellerbrock: Erster, Weltkrieg, Bürgerkrieg und Ruhrbesetzung. Dortmund und das Ruhrgebiet 1914/18-1924, Gesellschaft für Westfälische Wirtschaftsgeschichte e.V., Dortmund, Kleine Schriften, kajero 33, Dortmund 2010, ISBN 978-3-87023-289-4.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Erhard Lucas, Märzrevolution 1920, 3-a volumo, pj. 12, 13
  2. Emil Julius Gumbel, Vier Jahre politischer Mord. Verlag der neuen Gesellschaft, Berlino-Fichtenau 1922, p. 69 sj
  3. Erhard Lucas, Märzrevolution 1920, volumo 3, i.a. paĝoj 137, 237, 309, 355, 408
  4. Auguste Heer, 1894-1978. Arkivigite je 2017-07-02 per la retarkivo Wayback Machine ĉe: frauenruhrgeschichte.de
  5. Schlacht bei Pelkum jährt sich. Arkivigite je 2010-10-15 per la retarkivo Wayback Machine ĉe: derwesten.de, 26. März 2010.
  6. Emil Julius Gumbel: Vier Jahre politischer Mord. Verlag der neuen Gesellschaft, Berlin-Fichtenau, 1922, p. 73 sj
  7. Erhard Lucas: Märzrevolution 1920, volumo 3, pj. 353-383
  8. Günter Gleising/Anke Pfromm, Kapp-Putsch und Märzrevolution 1920 (III), Totenliste der Märzgefallenen aus dem Rheinisch-Westfälischen Industriegebiet, ISBN: 978-931999-17-9