Rulsketilorulŝuo estas ŝuo kun radoj, per kiu oni povas antaŭenmovi farante sketmovoj. La rulsketilo por la unua fojo estis montrita al la granda publiko en 1863 fare de ĝia inventisto James Plimpton. Tiu invento tamen estas serioze pridiskutebla. Plimpton estis la unua persono kiu akiris patenton. Antaŭaĵo de la rulsketilo estis envica rulsketilo, en 1743 inventita de Jean-Joseph Merlin el Huy en Valonio.[1][2] Ankaŭ la francoj Vanlede kaj Garcin kreis rulsketilon en respektive 1790 kaj 1815. En 1823 la brito Tyerin ankaŭ jam aperis kun rulsketilo. En 1824 Londono jam posedis kovritajn rulsketejojn. La malfermo de la rulsketejo en Cincinnati en 1867 enkondukis por Usono floradan periodon.

Ritter rulsketiloj (ĉ. 1898)
Rulsketiloj

Ekzistas du specoj de rulsketiloj:

  • La normala rulsketilo, du radoj antaŭe kaj du radoj malantaŭe.
  • La envica rulsketilo, ĉe kiu pluraj radoj situas envice unu post la alia. La avantaĝo de tio estas ke oni povas ankaŭ oblikve teni la piedon por antaŭenpuŝi la korpon.

Referencoj redakti

  1. Historiek, James Plimpton (1828-1911)
  2. La unua frisa sketmuzeo, rolschaatsen Arkivigite je 2014-10-23 per la retarkivo Wayback Machine

Vidu ankaŭ redakti