Rumana Akademio
La Rumana Akademio (rumane Academia Română) estas la plej alta institucio pri scienco kaj kulturo en Rumanio. Ĝi estis fondita en 1866 sub la nomo Societatea Literară Română (rumana literatura societo); nun ĝi havas 181 membrojn, elektitajn por la tuta vivo.
Rumana Akademio | ||
---|---|---|
![]() | ||
![]() | ||
Informoj | ||
fondodato | 1866 | |
Situo | ||
Geografia situo | 44° 26′ 47″ N, 26° 5′ 24″ O (mapo)44.44630555555626.09Koordinatoj: 44° 26′ 47″ N, 26° 5′ 24″ O (mapo) | |
retejo | Oficiala retejo | |
Listoj | ||
Membro de: | ||
• Komitato pri Kosma Esplorado • Internacia Scienca Konsilio • InterAcademy • All European Academies vd | ||
Filioj: | ||
• Institute of Macromolecular Chemistry "Petru Poni" • Institute of Mathematics of the Romanian Academy • Institute of Cellular Biology and Pathology vd | ||
| ||

Ĝia sidejo estas en Bukareŝto.
Historio Redakti
Laŭ iniciato de Constantin A. Rosetti je la 1-a de aprilo 1866 fondiĝis la Rumana Literatura Societo (Societatea Literară Română). Ĝia unua prezidanto estis Ion Heliade Rădulescu; ĝiaj fondaj membroj venis el ĉiuj regionoj de la lando:
- 7 membroj el la kerna regno: Vasile Alecsandri, Costache Negruzzi, Vasile Urechea-Alexandrescu, Ion Heliade Rădulescu, August Treboniu Laurian, Constantin A. Rosetti kaj Ion C. Massimu, al kiuj en 1867 aldoniĝis Titu Maiorescu kaj Nicolae Ionescu;
- 2 el Banato: Alexandru Mocioni, Vincențiu Babeș;
- 3 el Besarabio: Alexandru Hașdeu, Constantin Stamati, Ioan Străjescu;
- 2 el Bukovina: Alexandru Hurmuzaki, Ambrosiu Dimitrovici (kiun poste anstataŭis Ioan Sbiera);
- 2 el Makedonio: Ioan D. Caragiani, Dimitrie Cozacovici.
- 3 el Transilvanio: Timotei Cipariu, Gavriil Munteanu, George Barițiu;
En 1879 la societo ŝanĝis sian nomon al Academia Română.