La Rumana literaturo estas esprimo uzata por aludi al tiu verkita de rumanaj verkistoj, kvankam la termino povas esti uzata ankaŭ por referenci al ĉiu literatura verko verkita en rumana lingvo.

La unua konata dokumento verkita en rumana estas letero de 1521 sendita de Neacşu de Câmpulung al juĝisto de Braŝovo. Unuaj tekstoj de la 15-a kaj 16-a jarcentoj estis ekleziaj verkoj. En la 17-a jarcento aperis historioj rilate ĉefe al Moldavio. En la 18-a jarcento, sub otomana dominado, disvolviĝis poezio kaj folkloraj kolektoj. Naciismo de la 19-a jarcento pelis la uzadon de la rumana. Unuaj gravaj verkistoj estis Vasile Alecsandri kaj Mihai Eminescu. Sekvis Titu Maiorescu, Ion Luca Caragiale, Ion Creangă kaj Barbu Ştefănescu Delavrancea.

En Esperanto redakti

  • Alilingve. Tradukaĵoj el la rumania literaturo. En Esperanton trad. I. Oneţ. Lublin: Ars Libri, 2021. 500p. 24cm. ISBN 9788363698720. Vera antologio de rumania literaturo: 153 tekstoj de 67 aŭtoroj plus 7 tekstoj apartenantaj al la rumana folkloro.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • George Călinescu - Istoria Literaturii Române de la origin pănâ în prezent, 1945
  • Nicolae Iorga - Istoria Literaturii Româneşti, 1929