Rumendingen

komunumo de Svislando

Rumendingen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Burgdorf kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Emme-Valo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 79 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Rumendingen
Blazono de Rumendingen
Blazono de Rumendingen
Blazono de Rumendingen
Aerbildo de Rumendingen
Aerbildo de Rumendingen
Aerbildo de Rumendingen
fotita la 16-a de aprilo 2011 el balono
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Emme-Valo
Malnova distrikto ĝis 2009 Burgdorf
Koordinatoj  47° 6′ 20″ N 7° 38′ 39″ O / 47.10556 °N, 7.64417 °O / 47.10556; 7.64417 (mapo)Koordinatoj: 47° 6′ 20″ N 7° 38′ 39″ O / 47.10556 °N, 7.64417 °O / 47.10556; 7.64417 (mapo)
Areo 2,43 km²
Alteco 526 m super marnivelo
Poŝtkodo 3472
Komunumkodo 0421
Mapo de Rumendingen
Mapo de Rumendingen
Mapo de Rumendingen
vdr

Geografio redakti

Rumendingen situas en la Svisa Mezlando en la valeto de la rojo Chänerechbach, alfluanto de Oesch, proksimume 6 kilometrojn nordnordoriente de la urbo Burgdorf. La plej alta punkto de la komunumo situas en Birchliwald sur alteco de 601 m s.m. oriente de la vilaĝo.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,43 km², de kiuj 31,0% estas kovritaj de arbaro, 58,9% servas por agrikulturo kaj 8,5% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Rumendingen limas en nordo al Alchenstorf, en oriento kaj sudo al Wynigen, en sudsudikcidento al Kirchberg, en sudokcidento al Ersigen, en okcidento al Oberösch, kaj en nordokcidento al Niederösch.

Trafiko redakti

Rumendingen situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. Ĝi atingeblas nur per mallarĝaj vojoj de Niederösch kaj de Wynigen. La vilaĝo ne disponas pri konekto al la publika transportreto sur la komunuma teritorio. La stacidomo de Wynigen troviĝas en distanco de 1,5 km.

Ekonomio redakti

Ĉe la suda flanko de la vilaĝo situas gruzominejo, kiu estas la grava labordonanto de la vilaĝo. En la vilaĝo troviĝas ankaŭ hejmo por mense handikapitaj homoj de la Fondumo Karolinenheim.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Rumendingen datiĝas el la jaro 886 kiel Rumaningun. La vilaĝo tiam apartenis al la reĝo de Burgonjo, respektive al la paroĥo de Kirchberg, kun kiu ĝi en la jaro 994 fariĝis havaĵo de la alzaca Monaĥejo Selz. En la 13-a kaj 14-a jarcentoj la Grafoj de Kiburgo fariĝis bienposedantoj en Rumendingen. En la jaro 1423 la malalta jurisdikcio pri Rumendingen estis aĉetita de la urbo Burgdorf, kiu atribuis la vilaĝon al sia voktejo Grasswil. La alta jurisdikcio apartenis al la berna Kamparvoktejo Wangen. [2]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti