Rumenka, serbe Руменка [rumenka], hungare Piros [piroŝ], germane Piross estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Suda Baĉka en municipo de Novi Sad. La loknomo signifas: ruĝa.

Rumenka situas en la mapo en la verda municipo
Kalvinana preĝejo de Rumenka
Ĉefstato de Rumenka

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Rumenka situas sur ebenaĵo. Novi Sad troviĝas 15 km-ojn.

Historio redakti

La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1237 laŭ tiama hungara ortografio "Pyros" loĝata de hungaroj. En la 16-a jarcento serboj alvenis, sed fine de la turka erao la vilaĝo senhomiĝis. En 1786 serboj kaj hungaroj alvenis. Post 3 jaroj pro ĥolero multaj mortis. En 1790 vivis en Piros 557 hungaroj kaj 552 serboj. En 1831 ĥolero okazis. En 1870 la fervojo atingis la vilaĝon. En 1900 vivis en Piros 2203 homoj (1048 serboj, 1009 hungaroj, 72 germanoj, 64 slovakoj). Ĝis 1918 ĝi apartenis al Hungara reĝlando, al Bács-Bodrog, poste al la baldaŭa Jugoslavio. Hungario reokupis ĝin inter 1941-1944. Fine de la hungara regado la komunistaj partizanoj murdis 25 hungarojn. Inter 1948-1952 kolĥozo funkciis kaj uzino pri kanabo ekfunkciis. En 2002 loĝis en Rumenka 5729 homoj, (4302 serboj (75 %), 747 hungaroj, 139 jugoslavianoj, 111 kroatoj, 67 slovakoj kaj aliaj).

Vidindaĵoj redakti

Vidu ankaŭ redakti