Rumjancev-muzeo

(Alidirektita el Rumjanceva muzeo)

Rumjancev-muzeo (ruse Румя́нцевский музе́й) estas plej abunda kolekto de libroj, manuskriptoj, pentraĵoj, moneroj, etnaj kaj historiaj materialoj en Rusujo.

Rumjancev-muzeo
muzeo
Lando RusioRusia ImperioSovetunio vd
Situo Moskvo
Estiĝo 1831
Koordinatoj 55° 44′ 59″ N, 37° 36′ 30″ O (mapo)55.74972222222237.608333333333Koordinatoj: 55° 44′ 59″ N, 37° 36′ 30″ O (mapo)
Rumjancev-muzeo (Moskvo)
Rumjancev-muzeo (Moskvo)
DEC
Rumjancev-muzeo
Rumjancev-muzeo
Situo de Rumjancev-muzeo
Map
Rumjancev-muzeo
vdr
grafo Nikolaj Rumjancev (pentris Borel komence de la 19-a j.c.)
Muzeo en Paŝkov palaco

Ĝi aperis en 1826 surbaze de heredaĵo, kiun testamentis fama rusa diplomato kaj grafo Nikolaj Rumjancev al sia popolo. En 1831-1861 la eksponaĵoj estis prezentitaj por publika revuo en Sankt-Peterburga Rumjancev palaco.

Ekde 1861 la muzeo funkcias en Moskvo en belega Paŝkov palaco situanta vidalvide de Kremlo sur alta monteto. La konstruaĵon projektis kaj aperigis en la 18-a jarcento fama rusa arkitekto Vasilij Baĵenov.

Julie de 1862 libraro de la muzeo iĝis aperta por vizitantoj kaj poiome danke al multaj donacoj de mecenatoj akiris statuson de plej riĉa biblioteko en la lando.

En 1924 dum la sovetia reĝimo la biblioteko de la muzeo estis transformita al la Ŝtata Lenin Biblioteko, kiu tiel nomiĝis ĝis 1992. En ĝi oni kolektis libraron en 367 mondaj lingvoj. Ankaŭ ĝi entenas nepran unu ekzempleron de ĉiu libro eldonita en Rusujo.

Eksteraj ligiloj redakti