Waltensburg/Vuorz
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Waltensburg-Vuorz (stacidomo). |
Waltensburg/Vuorz | |
---|---|
vilaĝo • former municipality of Switzerland • statistika regiono • kvartalo | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Surselva |
Komunumaro | Ruis |
Koordinatoj | 46° 46′ 41″ N 9° 6′ 58″ O / 46.77806 °N, 9.11611 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 46′ 41″ N 9° 6′ 58″ O / 46.77806 °N, 9.11611 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 374 |
Areo | 32,31 km² |
Alteco | 1003 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 7158 |
Komunumkodo | 3616 |
Pri la komunumo
redaktiWaltensburg/Vuorz (la duobla nomo konsistas el la germanlingva formo Waltensburg kaj la romanclingva Vuorz) estas komunumo de la komunumaro Ruis kaj la distrikto Surselva en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 374 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Geografio
redaktiWaltensburg/Vuorz situas en la valo de la Antaŭa Rejno. La vilaĝo Waltensburg/Vuorz situas sur teraso proksimume 250 m super la valogrundo norde de la rivero. Sude de la rivero situas la komunumoparto Station Waltensburg/Wuorz, kie troviĝas la stacidomo de Retia Fervojo. Al la komunumo krome apartenas ĉe la kantona ĉefvojo la setlejoj Run Dadens, Fueina da Spral kaj Run Dado, oriente de la kernvilaĝo Tavellas, sudokcidente de la vilaĝo Nustein, Darleun kaj Scuein, supre de la vilaĝo okcidente Speschas, Spinatsch, Cuolms da Vuorz kaj Prau Grond, ĉe la vojo al Andiast Curtginet, krome pli sude Cupadials, Magagls kaj Resgia, kaj diversaj alpopaŝtejoj. En nordokcidento la komunumo etendiĝas ĝis supren al la kresto de la Glarusaj Alpoj. La plej altaj montoj estas kun 3107 m s.m. Ruchi kaj kun 3089 m s.m. Muttenstock. Inter Ruchi kaj Muttenstock naskiĝas la Gavirolas-Glaĉero. Sur la teritorio de la komunumo situas la ruino de la kvar burgoj Jörgenberg, Grünenfels (en la romanĉa lingvo Chischlatsch), Kropfenstein kaj Vogelberg (en la romanĉa lingvo Cafoghel).
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Waltensburg/Vuorz limas en nordo al Glaruso Sudo (GL), en oriento al Andiast, en sudoriento al Rueun, en sudo al Obersaxen, kaj en okcidento al Breil/Brigels.
Trafiko
redaktiTra la komunumo pasas ĉe la norda bordo de la Antaŭa Rejno la kantona ĉefvojo n-ro 19 de Ilanz tra Disentis al Oberalppasejo kaj sude de la rivero la paralela fervojlinio de Retia Fervojo. De la stacidomo kondukas vojo trans ponto supren al la vilaĝo kaj pluen al Andiast.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Waltensburg/Vuorz datiĝas el la jaro 765 kiel Vorce. Dum mezepoko Waltensburg/Vuorz estis la centro de la Senjorujo Jörgenberg, al kiu apartenis ankaŭ Rueun, Siat, Pigniu, Andiast kaj Schlans. En la jaro 1734 la tribunalkomunumo sin liberaĉetis de la lastaj feŭdaj privilegioj de la Senjorujo Jörgenberg. [1]
Notoj kaj referencoj
redaktiVidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo de la komunumo Waltensburg/Vuorz[rompita ligilo]
- Waltensburg/Vuorz en la Historia Leksikono de Svislando (germane, france, itale)
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Waltensburg/Vuorz – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)