Ruanda lingvo

(Alidirektita el Runde)

La ruanda lingvo (nacilingve kinyarwandarwanda; kodoj laŭ ISO 639: kin, rw) estas bantua lingvo parolata en Ruando kaj en limaj regionoj de la Demokratia Respubliko Kongo, Ugando kaj Tanzanio kun proksimume 9 milionoj da parolantoj. Ĝi estas etna lingvo de la Hutuoj, Tutsioj, Mulenganoj (Banjamulengoj) kaj Tvaoj. La ruanda lingvo estas apud la angla kaj la franca oficiala lingvo en Ruando. Komence de la 20-a jarcento okazis skribitigo de la lingvo surbaze de la latina alfabeto.

Ruanda lingvo
lingvo • moderna lingvo
Ruandaj-Burundaj lingvoj
Parolantoj 12 100 000
Skribo latina alfabeto, alfabeto de latino
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 rw
  ISO 639-3 kin
  Glottolog kiny1244
Angla nomo Kinyarwanda
Franca nomo kinyarwanda
vdr

Ĝi tre similas al la burunda, kun kiu ĝi estas interkomprenebla.

Vortprovizo redakti

Amahoro = paco

Amakuru = Kio nova? / Kiel vi fartas?

Amakuru ni meza = Mi fartas bone / Ni ambaŭ fartas bone

Muraho = Bonan tagon

Wiriwe = Bonan tagon (ekde la 11:00 h)

Ndagukunda = Mi amas vin.

Maurakoze = Danke

vuba = rapide

Bite = Kiel vi fartas?

kuririmba = kanti

kurya = manĝi

icyayi = teo

umugabo = viro

umugore = virino

umwana = infano

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti