Rupea
Rupea [rupja] (hungare: Kőhalom [koehalom]), germane: Reps) estas urbo en Rumanio nordokcidente de Brașov. Administre apartenas al ĝi Fișer.
LoĝantaroRedakti
En 1910 ĝi havis 2 941 loĝantojn; en 1992 5 098 (79 % da rumanoj).
HistorioRedakti
Ĝi estis libera saksa vilaĝo, kamparurbo de 1433, sed perdis tiun statuson kaj nur en 1952 fariĝis denove urbo. Ĝis 1919 Kőhalom apartenis al Hungario (Nagy-Küküllő).
FontoRedakti
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
Renomaj personojRedakti
- Zoltán Bartha (n. 4-a de novembro 1930): ĵurnalisto, eldonisto.
- Wilhelm Georg Berger (4-a de decembro 1929 - 8-a de marto 1993, București): komponisto, violonisto, orkestrestro, muzikologo.
- Béla Issekutz (31-a de januaro 1886 – Budapest, 31-a de julio 1979): kuracisto, kuracilesploristo, akademiano, laŭreato de Kossuth-premio.
- Attila László aktoro
- Cristian Mandel (*18-a de aprilo 1946): pianisto, dirigento.
- Frigyes Mojszesz, sporthistoriisto tie mortis
- Gyula László (14-a de marto 1910 - Oradea, 17-a de junio 1998): arkeologo, pentristo, grafikisto.
- Róbert Tomas (15-a de aŭgusto 1979): fakverkisto pri geologio
Eksteraj ligilojRedakti
- Administra mapo de la distrikto
- Popolnombrado 2002
- Mapo de distrikto Arkivigite je 2005-12-14 per la retarkivo Wayback Machine