Rupreĥto (Sankta Romia Imperio)

(Alidirektita el Rupreĥto la 1-a)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Rupreĥto de Palatinato

Rupreĥto de Palatinato (ankaŭ RupertoRoberto; naskiĝis la 5-an de majo 1352, mortis la 18-an de majo 1410), el la dinastio Wittelsbach estas 1400-1410 romia-germana reĝo de la Sankta Romia Imperio, kaj kiel Rupreĥto la 3-a princo-elektisto de Elekto-Palatinato.

Rupreĥto de Palatinato
Romia-germana reĝo de la Sankta Romia Imperio
Rupreĥto kaj lia edzino Elizabet de Hohencolern-Nurenbergo
Rupreĥto kaj lia edzino Elizabet de Hohencolern-Nurenbergo
Regado 1400-1410
Antaŭulo Venceslao
Sekvanto Sigismondo la 1-a
Kronado 6-an de januaro 1401 en Kolonjo
Persona informo
Ruprecht von der Pfalz
Naskonomo Ruprecht von der Pfalz
Naskiĝo 5-an de majo 1352
en Amberg
Morto 18-an de majo 1410
en Burgo Landskron
Tombo Heiliggeistkirche (Heidelberg)
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Palatinato vd
Familio
Dinastio Vitelsbaĥoj
Patro Rupert II, Elector Palatine vd
Patrino Beatrice of Sicily vd
Gefratoj Anna von der Pfalz vd
Edz(in)o Elizabet de Hohencolernoj-Nurenbergo
Infanoj Ludoviko la 3-a • Johano de Palatinato-Neumarkt • Stephen, Count Palatine of Simmern-Zweibrücken • Otto I • Margaret of the Palatinate • Ruprecht Pipan • Agnes van de Palts • Elisabeth of the Palatinate vd
Parencoj Frederiko la 1-a de Brandenburgio vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Palatinata grafo ĉe Rejno
Rupreĥto la 3-a
Dum 1398-1410
Antaŭulo Rupreĥto la 2-a
Sekvanto Ludoviko la 3-a
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Li kromnomitis clemens, do "la milda". Li posteulis la patron Rupreĥto la 2-a (Palatinato) jam en 1398 kaj estis, post kiam li jam estis gvidinta la regnan vikariecon dum la unua malliberigo de imperiestro Venceslao la 1-a, elektita en Rhens fare de la regantoj de Mainz, Köln, Trier kaj Palatinato por anstataŭi la demisiigitan reĝon Venceslao. La 6-an de januaro 1401 okazis lia kroniĝo en Kolonjo. En 1401 li iris en Italujon por ricevi la kroniĝon fare de la papo kaj por regajni la Duklandon Milano por la Sankta Romia Imperio. Sed li venkitis de Giangaleazzo de' Visconti proksime de Brescia la 21-an de oktobro.

Mona malabundo malebligis al li la daŭrigon de la kampanjoj kaj planoj italujaj. Reveninte en Germanujon li klopodis sekurigi la pacon. Sed li ĉie ajn konfrontiĝis al nevolo pacfara. La samaj principoj kiuj antaŭe antaŭenpuŝis lian elekton kolektiĝis en la kontraŭrupreĥta ligo Marbacher Bund. Same malsukcesa estis Rupreĥto en la klopodo fari finon al la skismo.

Literaturo redakti

  • Chmel, Regesta Ruperti regis Romani, Frankfurt 1834
  • Höfler, Ruprecht von der Pfalz, Freiburg 1861
  • Helmolt, König Ruprechts Zug nach Italien, Leipzig 1892)
  • A. Winkelmann, Der Romzug Ruprechts von der Pfalz, Innsbruck 1892
  • Bosselmann, Die reichsstädtische Politik Königs Ruprechts von der Pfalz, Paderborn 1904

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 17. Leipzig 1909, p. 269-270, kio legeblas tie ĉi interrete.