Malfermi la ĉefan menuon
Generalo Vlasov kaj soldatoj de ROA.
ROA trupoj en Belgio aŭ Francio, 1944.

La Rusa Liberiga Armeo (ruse Русская освободительная армия, Russkaja osvoboditelnaja armija), mallongigita kiel ruse РОА, ROA, konata ankaŭ kiel Vlasova armeo (ruse Власовская армия, Vlasovskaja armija) estis kunlaborema formacio, ĉefe komponita de Rusoj, kiu luktis sub germana komando dum la Dua Mondmilito. La armeo estis estrita de Andrej Vlasov, generalo de la Ruĝa Armeo kiu estis dizertinta, kaj membroj de la armeo estas ofte referencataj kiel vlasovcij (ruse власовцы). En 1944, ĝi iĝis konata kiel Armitaj Fortoj de la Komitato por la Liberigo de la Popoloj de Rusio (ruse Вооружённые силы Комитета освобождения народов России, Vooruĵonnije sili Komiteta osvoboĵdenija narodov Rossii, mallongigita kiel ruse ВС КОНР, VS KONR).

Vlasov akceptis kunlabori kun Nazia Germanio post esti kaptita en la Orienta Fronto. La soldatoj sub lia komando estis ĉefe iamaj sovetaj militprizonuloj sed oni inkludis ankaŭ blankrusajn elmigrintojn, kelkaj el kiuj estis veteranoj de la kontraŭkomunisma Blanka Armeo el la Rusia enlanda milito. La 14an de novembro 1944, ĝi estis oficiale renomita Armitaj Fortoj de la Komitato por la Liberigo de la Popoloj de Rusio, kaj la KONR estis formita kiel politika korpuso al kiu la armeo ĵuris fidelecon. La 28an de januaro 1945, oni oficiale deklaris, ke la Rusiaj divizioj ne plu formis parton de la Germana Armeo, sed estus rekte sub la komando de KONR.

BibliografioRedakti

  • The Gulag Archipelago: 1918-1956 de Aleksandr I. Solzhenitsyn
  • Army of the Damned: on Twentieth Century - CBS Documentary Documentary Series - December 1962
  • Fersen, Nicholas. Corridor of Honour. Bobbs-Merrill, Indianapolis 1958.