Rusa avangardo estis granda, influa ondo de Avangarda moderna arto kiu floris en la Rusia Imperio kaj Sovetunio, proksimume de 1890 ĝis 1930 - kvankam iuj datis ĝian komencon jam en 1850 kaj ĝian finon tiom malfrue kiom 1960. La termino kovras multajn apartajn, tamen nedisigeble rilatigitajn artajn movadojn kiuj floris en tiu tempo; nome Suprematismo, Konstruktivismo, Rusa Futurismo, Kubo-Futurismo, Zaum kaj Nov-primitivismo. Pro la fakto ke multaj implikitaj avangardaj artistoj naskiĝis aŭ kreskis en kio nun estas Belorusio kaj Ukrainio (inkluzive de Kazimir Maleviĉ, Aleksandra Ekster, Vladimir Tatlin, Vasilij Kandinskij, David Burljuk, Alexander Archipenko), iuj fontoj ankaŭ parolas pri Ukraina avangardo.

Abstrakta arto. Vasilij Kandinskij, Unua abstrakta akvarelo, 1913
Rusa Futurismo. Natalja Gonĉarova, Biciklanto, 1913
Suprematismo. Kazimir Maleviĉ, Nigra kvadrato, 1915
Proletkult. El Lisickij, Venku la blankulojn per la ruĝa kojno, 1919
Konstruktivismo. Vladimir Tatlin, Monumento de la tria internacio, 1919
Konstruktivismo. Vladimir Ŝuĥov, Turo, 1922
Konstruktivismo. Aleksandr Rodĉenko, Ŝakluda tabulo dezajno, 1925
Konstruktivismo. Ilja Golosov, Kulturdomo S.M. Zujeva, 1926

La Rusa avangardo atingis sian kreivan kaj popularan kulminon en la periodo inter la Rusia revolucio de 1917 kaj 1932, ĉe kiu punkto la ideoj de la avangardo interbatalis kun la nov-aperinta ŝtat-sponsorita direkcio de Socialisma realismo.

Artistoj kaj dezajnistoj redakti

Famaj figuroj de tiu epoko inkludas:

Gazetoj redakti

Filmreĝisoroj redakti

Verkistoj redakti

Teatro-direktoroj redakti

Arĥitektoj redakti

Konservado de arĥitekturo de Rusa avangardo fariĝis vera zorgo por historiistoj, politikistoj kaj arĥkitektoj. En 2007, la MoMA en Novjorko, dediĉis tutan ekspozicion al *Perdita Avangardo: Sovetia arĥitekturo, prezentante la verkon de angla fotisto Richard Pare.

Komponistoj redakti

Multaj rusaj komponistoj, kiuj estis interesitaj pri avangarda muziko iĝis membroj de la "Asocio de Nuntempa Muziko" kiu estis estrita de Roslavec.

Bibliografio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Russian avant-garde en la angla Vikipedio.