La esprimo rusa formalismo[1] estas uzata por referenci al intelektula movado kiu markas la naskon de la literatura teorio kaj de la literatura kritiko kiel aŭtonomaj fakoj, kiu havis ankaŭ influon en la evoluo de la lingvistiko.

Viktor Ŝĥlovskij (1893–1984) estas konsiderata la patro de la rusa formalismo.
Vladimir Propp (1895-1970).

Priskribo redakti

Tiu literaturscienca evento okazis inter 1916 kaj 1928 pro kio ludis en ties disvolvigo ludis fundamentan rolon la historiaj okazaĵoj (ĉefe militaj kaj politikaj) kiuj forte markis la tiamajn cirkonstancojn. Ekde la komenco la esprimo rusa formalismo enhavas aron de studoj kaj teorioj kiuj tute ne estas homogenaj, sed kiuj kunhavas komune la traktadon de la literaturo kiel studobjekto: la «literatureco», kio alivorte enhavus la aron de necesaj trajtoj por povi distingi ĉu teksto estas aŭ ne estas literatura. Difininte tiun proprecon, la rusa formalismo klopodis havigi sciencan statuson al la studo de la literaturo. La origino de tiu movado okazis per la kreado de la Lingvoskolo de Moskvo en 1915 kaj de la Socio por la Studo de la Poezia Lingvaĵo en Sankt-Peterburgo en 1916.[2] Pli precize kaj alivorte, tiu movado naskiĝis dum la Unua Mondmilito en Rusio ĝuste antaŭ la revolucio de 1917.

Inter la ĉefaj esploristoj de la movado elstaras Viktor Ŝĥlovskij –konsiderata la patro de la formalismo–, Boris Tomaŝevskij, Juri Tinianov, Boris Eiĥenbaum, Vladimir Propp kaj Roman Jakobson. Kelkaj el ili devis elmigri pro la premoj de la nove soveta reĝimo kaj en sia ekzilo, ili influis en la disvolvigo de novaj paradigmoj de la literatura teorio, de la lingvistiko, de la Lingvoskolo de Prago kaj de la strukturismo.

Ene de la rusa formalismo, menciindas tri etapoj, kiuj nomigas la literaturan stilon al kiu klinos tiu movado. En la unua etapo (1916-1920) hegemoniis dekomence la malakcepto de la tradicia studo pri la historio de la literaturo, de la subjektivismo kaj de la poezia lingvaĵo mem. Per tio, oni enkondukas la nomitan "literaturan devojigon" per kiu oni abandonas la normigan aŭ karakteran lingvaĵon de la literaturaj verkoj (dependan el ties ĝenro) kaj oni emfazas al stilo kiu kreas senton de rareco en la leganto ĉar tio devojigas for el la komuna lingvaĵo. Tiu tekniko esti tre uzita de Viktor Ŝĥlovskij kaj Jan Mukařovský. En la dua etapo (1921-1926), oni generis debaton inter la socioj kiuj disvolvigis tiun movadon: dum la OPOJAZ (Obŝĉestvo Izuĉenjia Poetiĉeskogo Jazika, Socio por la Studo de la Poezia Lingvaĵo) konstatis, ke la lingvo kaj literaturo estas diferencaj, la Lingvoskolo opozicias per aserto, ke ambaŭ estas komplementaj ĉar la literaturo estas parto de la lingvistiko. Spite tion, ambaŭ alvenas la konektilo, nome ke ambaŭ malakceptas la historiismon. La lasta etapo de la formalismo (1926-1928) estus difinebla kiel la dekadenco de la konekto inter literaturo kaj realo. Krome, la literaturo, danke al Ŝĥlovskij, ekhavis sociologiajn nuancojn. Per tio markante tiel la finon de tiu movado, oni kreis la Rusan Asocion de Proletaj Verkistoj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Pure oni povus paroli pri "formismo" pro la atento de la movado al la "formo" de la literatura teksto, sed la internacieco de la esprimo kondukas al la termino "formalismo", kiu PIV markas kiel zamenhofa vorto kun la signifo "Tro pedanta atento k obeo al la ⁓aĵoj." kaj siavice "formalaĵo" estus "Precize difinita maniero, formo, laŭ kiu oni devas agi por obei la kutimon, regulon, leĝon" kaj siavice "formala" estus "Rilata al la formo, sed ne al la esenco de la afero, laŭforma, priforma", kio kongruas kun la senco de la studita koncepto en la unua parto de la difino, ne tiom en la dua." (NPIV Alirita la 2an de Majo 2021.)
  2. Erlich, Victor (1973). "Russian Formalism". Journal of the History of Ideas. 34 (4): 627–638. doi:10.2307/2708893. JSTOR 2708893.

Bibliografio redakti

  • Any, Carol. "Boris Eikhenbaum in OPOIAZ: Testing the Limits of the Work-Centered Poetics." Slavic Review 49:3 (1990): 409-26.
  • Shrawan, Ashima. The Language of Literature and Its Meaning: A Comparative Study of Indian and Western Aesthetics. Cambridge Scholars, 2019. p.68.
  • "Boris Eichenbaum." The Norton Anthology of Literary Theory and Criticism. Ed. Vincent B. Leitch. New York: W. W. Norton & Company, 2001. 1058-87.
  • Brown, Edward J. "The Formalist Contribution." The Russian Review 33:3 (1974): 243-58.
    • ---. "Roman Osipovich Jakobson 1896-1982: The Unity of his Thought on Verbal Art." The Russian Review 42 (1983): 91-99.
  • Eagleton, Terry. "Literary Theory: An Introduction." University of Minnesota Press, 1996.
  • Erlich, Victor. "Russian Formalism: In Perspective." The Journal of Aesthetics and Art Criticism 13:2 (1954): 215-25.
    • ---. "Russian Formalism." Journal of the History of Ideas 34:4 (1973): 627-38.
    • ---. "Russian Formalism." The New Princeton Encyclopedia of Poetry and Poetics. Eld. Alex Preminger kaj Terry V. F. Brogan. Princeton, New Jersey: Princeton University Press, 1993. 1101-02.
  • Garson, Judith. "Literary History: Russian Formalist Views, 1916-1928." Journal of the History of Ideas 31:3 (1970): 399-412.
  • Goldblatt, David; Brown Lee B (eld.). "Aesthetics a Reader in Philosophy of the Arts" 2nd ed. Pearson Education Inc
  • Gorman, David. "Bibliography of Russian Formalism in English." Style 26:4 (1992): 554-76.
    • ---. "Supplement to a Bibliography of Russian Formalism in English." Style 29:4 (1995): 562-64.
  • Jakobson, Roman. "A Postscript to the Discussion on Grammar of Poetry." Diacritics 10:1 (1980): 21-35.
  • Knight, Chris. "Russian Formalist Roots', chapter 10 in Chris Knight, "Decoding Chomsky: Science and revolutionary politics", London & New Haven: Yale University Press, 2018.
  • Mandelker, Amy. "Russian Formalism and the Objective Analysis of Sound in Poetry." The Slavic and East European Journal 27:3 (1983): 327-38.
  • Rydel, Christine A. "Formalism (Russian Formalists)." Encyclopedia of the Novel. Eld. Paul Schellinger et al. Vol. 1. Chicago; London: Fitzroy Dearborn Publishers, 1998. 422-24. 2 vols.
  • Steiner, Peter. "Russian Formalism." The Cambridge History of Literary Criticism. Eld. Raman Selden. Vol. 8. Cambridge: Cambridge University Press, 1995. 11-29. 8 vols.
  • Surdulescu, Radu. "Form, Structure and Structurality in Critical Theory." University of Bucharest Press, 2000 (online resource available: [1]).
  • Warner, Nicholas O. "In Search of Literary Science the Russian Formalist Tradition." Pacific Coast Philology 17 (1982): 69-81.