Rusa preĝejo de Lepsiko

(Alidirektita el Rusa kirko de Lepsiko)

La Memorigkirko Sankta Aleksio (germane: St. Alexi-Gedächtniskirche) troviĝas en Lepsiko, Germanio, Philipp-Rosenthal-Straße nr 51a.

Leipzig - Rusortodoksa memorigkirko

Historio redakti

La kirko konstruitis en 1912/13 je memoro de 22.000 soldatoj rusaj falintaj dum la Batalo de Leipzig. Ĝi estas sub la patroneco de metropolito Aleksio de Moskvo. Laŭ plano de la peterburga arkitekto Vladimir A. Pokrovskij fariĝis 55 m alta ŝtalbetonkonstruaĵo kun tenta tegmento kaj orumita bulba kupolo kaj riĉe ornamita rondarkportalo. La suprenirejon al la supra kirko kun ekstera procesirondirado faras du liberaeraj ŝtuparoj. Pli malsupre estas la vintra preĝejo; la internon dominas 18 m alta, en Moskvo farita ikonostazo kun 78 ikonoj laŭ malnovrusa modelo. En la kripta kapelo estas sarkofagoj de altrangaj rusaj oficiroj kaj ĉerko de nekonataj rusaj soldatoj.

Fonto redakti

Mundus, Doris: Leipzig an einem Tag. Ein Stadtrundgang, Eldonejo Lehmstedt, Leipzig 2007 (6-a eldono de 2015), p. 61

Eksteraj ligiloj redakti