„ '„Rusaj noveloj“ enhavas du novelojn: „La fatalisto“ de Lermontov kaj „La maljuna Eleska“ de Mamin-Sibirjak. La unua pritraktas la demandon de la antaŭdestino kaj ĉu la sorto estas influebla per la homa volo, la dua prezentas belan skizon pri vivo kaj morto de maljunulo, vivinta sole kun fidela hundo meze en fora arbaro. ”