Langa rusko

(Alidirektita el Ruscus hypoglossum)

La langa rusko (Ruscus hypoglossum) estas specio el la genro rusko (Ruscus), la familio asparagacoj (Asparagaceae). Ĝi estas ĉiamverda, plurjara planto, kiu altas 20–30 cm. Ĝia specifaĵo estas ke la floroj kreskas sur la mezo de la folitigoj (filokladioj), kiuj estas ovoformaj aŭ lancetaj, longaj 4–7 cm kaj havas nepikan pinton. Sur la mezo de la filoklodioj kreskas la folietoj, en kies akseloj kreskas la verdetaj aŭ blankaj floroj po 5-6. Ĝi havas ruĝan 1-2-semajn berofruktojn.

grandigu la foton por ekvidi la verajn foliojn (kiel lango) en mezo de la filoklodioj
Ruscus hypoglossum - Muzeo de Tuluzo

La langa rusko kreskas en la submediterana zono, en fagarbaroj, en karpenaj kverkarbaroj kaj karstaj arbedaroj. La planto estas protektata en Hungario.

Vidu ankaŭ redakti