Rusa Mararmeo

(Alidirektita el Rusia Mararmeo)

La Rusa Mararmeo (en rusa: Военно-морской флот Российской Федерации (ВМФ России), transkr. Voyenno-morskoy flot Rossiyskoy Federatsii (VMF Rossii), traduke Milita Marfloto de la Rusa Federacio) estas la mararmeo de Rusaj Armitaj Fortoj. La nuntempa Rusa Mararmeo estis formita en Januaro 1992, sukcedante la Mararmeon de la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj, kiu siavice estis sukcedinte post la Soveta Mararmeo post la Dissolvo de Sovetunio en Decembro 1991.

Rusa Mararmeo
emblemo
flago
mararmeo
Komenco 20-a de oktobro 1626 vd
Lando(j) Rusio vd
Sidejo Admiralty building in Saint Petersburg
Fondinto(j) Petro la Granda vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Rusa mararmeano en laboruniformo.
Misilkirasŝipo Petro la Granda dum ekzercaro.

La regula Rusa Mararmeo estis establita fare de Petro la Granda en oktobro 1696. Atributita al Petro la 1-a estas la ofte citita deklaro: "reganto kiu havas armeon havas unu manon, sed tiu kiu havas mararmeon havas ambaŭ." La simboloj de la rusa mararmeo, nome la flago de Sankta Andreo, la blazono, kaj la plej multaj el ĝiaj tradicioj estis establitaj propre fare de Petro la 1-a.

La rusa mararmeo posedas la vastan plimulton de la antaŭaj sovetiaj ŝipartrupoj, kaj nuntempe konsistas el la Norda Floto, el la Rusa Pacifika Mararmeo, el la Rusa Nigramara Mararmeo, el la Rusa Balta Mararmeo, el la Rusa Kaspia Floteto, el Ŝipa Aviadilaro, kaj el la marbordaj soldatoj (konsistante el la maramea infanterio kaj la marbordaj trupoj por misiloj kaj artilerio).

La rusa mararmeo suferis grave ekde la dissolvo de Sovet-Unio pro nesufiĉa prizorgado, manko de financado kaj postaj efikoj al la trejnado de personaro kaj ĝustatempa anstataŭigo de ekipaĵo. Alia malsukceso ricevas el la hejma ŝipkonstruada industrio de Rusio kiu estas raportita estinta en malkresko kiel al iliaj kapabloj de konstruado de nuntempa hardvaro efike. Kelkaj analizistoj eĉ diris ke pro tio la marameaj kapabloj de Rusio alfrontis malrapidan sed certan "neeviteblan kolapson".[1][2] Kelkaj analizistoj diras ke la lastatempa pliiĝo je gas- kaj nafto-prezoj ebligis specon de renesanco de la rusa mararmeo pro pliigitaj haveblaj financoj, kio povas permesi al Rusio komenci "evolui la kapaciton modernigi".[3] En aŭgusto 2014, Militministro Sergei Shoigu diris ke rusaj marameaj kapabloj estus fortigitaj per novaj armiloj kaj ekipaĵo ene de la venontaj ses jaroj en respondo al NATO-deplojoj en Orienta Eŭropo kaj lastatempaj evoluoj en Ukrainio.[4]

Notoj redakti

  1. Jane's.com, Russian Navy facing 'irreversible collapse'
  2. [tt_news=35646&cHash=7052eee93a The Shifting Strategic Priorities of the Russian Navy]. The Jamestown Foundation. Alirita 14a de Decembro 2014.
  3. (Marto 2013) “Renaissance of the Russian Navy?” 138/3/1,309. 
  4. "Russia vows naval expansion to counter NATO; move in response to Ukraine tensions", Washington Times (20a de Aŭgusto 2014)

Bibliografio redakti

  • Lebedev A.A. To March and Battle Ready? The Combat Capabilities of Naval Squadrons Russian Sailing Fleet XVIII – mid XIX centuries. from the Point of View of the Status of Their Personnel. SPb, 2015. ISBN 978-5-904180-94-2
  • Reuben Johnson, "Russian Navy 'faces irreversible collapse,'" Jane's Defence Weekly, 15a de Julio 2009, kaj ligilo al origina rusa artikolo ĉe ВМФ умрет в ближайшие годы. Nvo.ng.ru (2009-07-03). Alirita la 2010-09-09.
  • "Russia Will Not Build Aircraft Carriers Till 2010." RIA Novosti. 16a de Majo, 2005. (tra Lexis-Nexis, 27a de Julio, 2005).

Eksteraj ligiloj redakti