La Rusia Ruĝa Kruco - ruse Росси́йский Кра́сный Крест, transliterigite Rossijskij Krasnij Krest, prononco laŭ sistemo IFA rɐˈsʲijskij 'krɐsnij 'kryest - estas societo de humanitara helpo en Rusio, kies celo estas provizi nacian krizan, katastrofan, ambulancan kaj sango-bankan servon. La societo membras en la Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento, internacie kunlaboras tie kun aliaj internaciaj societoj de humanitara helpo kaj precipe kun la aliaj naciaj asocioj de la federacio. Ĝia sidejo estas en Moskvo.

Rusia Ruĝa Kruco
Росси́йский Кра́сный Крест
Emblemo de Rusia Ruĝa Kruco
Lando  Rusio
Tipo societo de humanitara helpo
Celo nacia kriza, katastrofa, ambulanca kaj sango-banka servo
Fondiĝo 15-a de majo 1867
membro de Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento
Sidejo Moskvo, Черёмушкинский проезд (pasejo Ĉerjomuŝkinskij) 5
Interretejo http://www.redcross.ru/
vdr

Eksteraj ligiloj redakti

 
hospitalo de la Rusia Ruĝa Kruco en Adis-Abebo, Etiopio